+  Esperanto-forum
|-+  Pri la forumo / Betreft het forum
| |-+  Demandoj pri la forumo / Vragen over het forum (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?

Aŭtoro Fadeno: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?  (Legita 15956 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« je: 13 septembro 2012, 10:22:17 atm »
Saluton!

Jam dum kelkaj monatoj Tiu ĉi forumo havas Esperantlingvan version. Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.

Laŭ mia scio, Tiu ĉi forumo estas ankoraŭ la sola, kiu fakte uzas nian tradukon (!), do estas interese ekscii viajn opiniojn.


Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #1 je: 13 septembro 2012, 10:58:01 atm »
---8<---
Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.
---8<---

Saluton Chainy
 
ĝis nun mi ne ricevis mesaĝojn pri trovitaj eraroj.
Ankaŭ mi ne trovis eraroj dum la administrado.
Vi liveris ege bonan laboron!
Bedaŭrinde ke nia forumo estas la nura uzanto ĝis nun, espereble dum vintro pli multe da Esperantistoj reaktiviĝos.
 
 

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #2 je: 27 septembro 2012, 18:36:38 ptm »
@Albert1

Dankon pro via respondo.

Mi ŝanĝis iujn aferojn en la traduko. Ekzemple, mi revortigis la agordojn pri forumpartoj (rubrikoj) en la administrejo:

Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #3 je: 27 septembro 2012, 23:40:04 ptm »
@Albert1

Dankon pro via respondo.

Mi ŝanĝis iujn aferojn en la traduko. Ekzemple, mi revortigis la agordojn pri forumpartoj (rubrikoj) en la administrejo:

Dankon Chainy, mi jam korektis ĝin.

Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #4 je: 03 oktobro 2012, 17:52:03 ptm »
---8<--- Min interesas, ĉu iu trovis iujn ajn problemojn kun tiu traduko, ĉar mi nun volas iom kontroli ĝin. Ni (darkweasel, Albert1 kaj mi) ja sufiĉe rapide faris la tradukon, do povas esti iuj eraroj.
---8<---

Saluton Chainy

Hazarde mi ĵus trovis ankoraŭ 'amuzan' tajperaron en "Admin.esperanto-utf8.php" en linio 443:

Kodo: [Elekti]
$txt['editnews_clickadd'] = 'Alkaku ĉi tie por aldoni novaĵon.';
Mi esperas ke oni ne 'kakas' sed 'klakas' en nia forumo!   :-[

Kodo: [Elekti]
$txt['editnews_clickadd'] = 'Alklaku ĉi tie por aldoni novaĵon.';
 
 
« Lasta redakto: 03 oktobro 2012, 17:55:13 ptm de Albert1 »

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #5 je: 03 oktobro 2012, 22:50:21 ptm »
Mi esperas ke oni ne 'kakas' sed 'klakas' en nia forumo!

:-) Dankon, mi korektis tion. Mi ankaŭ kontrolis, ke ne estas iuj aliaj similaj 'alkakoj'. Feliĉe, ĝi estis la sola.

Cetere, mi daŭre kontrolas la tradukon. Mi fakte faris pli ol cent ŝanĝojn - ĉenerale malgrandajn ŝanĝojn, ekz. revortigojn de esprimoj, por ke ili sonu pli Esperantecaj (ne tro influitaj de la stilo de la origina angla versio), aŭ mi ŝanĝis iujn vortojn por ke la funkcio de iu opcio estu pli klara.

Mi nun provas efektive uzi la diversajn funkciojn en la administrejo, kaj mi kontrolas ke mi ĉion ĵuste komprenas per legado de la help-paŝoj ĉe Simple Machines. Kelkfoje estas interese kompari la rusajn kaj germanajn tradukojn por trovi la plej bonan manieron traduki.

En iuj okazoj, la origina angla versio fakte estas iom konfuza - sufiĉe ofte necesas rigardi en la help-paŝoj por kompreni kion oni celas. Mi provas tiel fari, por ke la funkcioj estu kiom eble kompreneblaj ene de la administrejo mem, sen devigi onin serĉi klarigojn en aliaj lokoj.

Mi ankaŭ komencis traduki la help-paŝojn, la ligiloj al kiuj troviĝas en la sekcio 'Helpo' en la ĉefa menu-panelo ĉi-supre. Mi fakte renkontis iujn strangaĵojn en la originaj versioj, kaj mi atentigis pri tio en la forumo de SMF - tio iom malrapidigas tiujn tradukojn... Mi pensas, ke estus bone, se almenaŭ tiuj paŝoj estu haveblaj en Esperanto.

Albert, krom la vorto 'rubriko', ĉu vi faris iujn aliajn ŝanĝojn al la traduko por Tiu ĉi forumo?

Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #6 je: 05 oktobro 2012, 00:55:15 atm »
Albert, krom la vorto 'rubriko', ĉu vi faris iujn aliajn ŝanĝojn al la traduko por Tiu ĉi forumo?
Chainy
Mi pensas ke 'rubriko' estas la nura vorto kiun mi ŝanĝis.
Sed estas ankoraŭ alia (eta) Esperantoparto kiu ne estas en la lingvaj dokumentoj, sed en la datenbanko.
Temas pri speciala profila kampo kiun mi aldonis por ke nova ano, kiu volas registrigi sin, donu sian veran nomon kaj antaŭnomon. Per tio nomo nur la administrantoj povas plibone scii pri kiu temas se oni uzas pseŭdonimon. Por aliaj membroj, tiuj nomoj ne estas videblaj.
Vidu la aldonaĵojn
« Lasta redakto: 05 oktobro 2012, 00:57:50 atm de Albert1 »

Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #7 je: 15 oktobro 2012, 17:10:24 ptm »
Saluton Chainy

Mi ankoraŭ trovis etan tradukeraro en la tabelo por "ŝanĝi koloron".
La "verda" koloro estas tradukita kiel "gruna"!


ĝi troviĝas en "Themes\default\languages\Post.esperanto-utf8.php"
 

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #8 je: 16 oktobro 2012, 00:03:32 atm »
Dankon, Albert! :-)

Mi kontrolis ĉiujn dosierojn, kaj mi trovis ankaŭ du aliajn tiajn eraretojn! ŝajne mia ioma kono de la germana influis min. Sed ĉiuokaze estas mirige, ke mi povus fari tian erareton pri la plej ŝatata koloro de Esperantistoj. Eble tio estas ia subkonscia reago kontraŭ la troa propagando de iuj Esperantistoj!

En tiu sama listo de koloroj estis ankaŭ 'limeogruna'. Kaj en "ManageSettings.esperanto-utf8.php" mi trovis 'grunmarkita', kiu estas en la sekva ĉeno (mi ankaŭ iom revortigis la tutan ĉenon):

Kodo: [Elekti]
$txt['languages_download_info'] = '<strong>Notu:</strong>
    <ul class="normallist">
        <li>Se dosiero havas la staton &quot;Neskribebla&quot;, tio signifas ke SMF nun ne povos kopii tiun dosieron en la dosierujon kaj vi devas igi la celdosierujon skribebla per FTP-aplikaĵo aŭ per plenigado de viaj detaloj ĉi-sube en Tiu ĉi paŝo.</li>
        <li>La versio-informoj pri dosiero montras la plej lastan SMF-version de la koncerna dosiero. Se la dosiero estas markita verde, tiam tio estas pli nova versio ol tiu, kiun vi nun havas en via forumo. Se ĝi estas flavkolora, tiam vi havas la saman version kiel la aktuala versio de SMF, kaj ruĝa koloro signifas, ke vi havas pli novan version ol tiu kiun la pakaĵo enhavas.</li>
        <li>Kiam dosiero jam ekzistas en via forumo la kolumno &quot;Jam ekzistas&quot; havos unu el du eblaj valoroj. &quot;Identa&quot; signifas, ke la dosiero jam ekzistas en formo identa kaj ne necesas anstataŭigi ĝin. &quot;Malsama&quot; signifas, ke la enhavoj de la dosieroj malsamas en ia maniero kaj la plej bona solvo estas anstataŭigi ĝin.</li>
    </ul>';

Mi alĉutis ĉiujn tiujn korektojn en la "Language Editor" ĉe SMF.

Albert1

  • Gasto
Re: Problemoj kun la Esperantlingva versio de Tiu ĉi forumo?
« Respondo #9 je: 16 oktobro 2012, 01:26:31 atm »
---8<---
Mi alĉutis ĉiujn tiujn korektojn en la "Language Editor" ĉe SMF.
Koran dankon, Chainy!
Mi ankaŭ jam korektis en Tiu ĉi forumo.