+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  renkontiĝo Stella-Plage (Le Touquet) 17-18 novembro 2012

Ligitaj eventoj

  • Stella-Plage: 17 novembro 2012 - 18 novembro 2012

Aŭtoro Fadeno: renkontiĝo Stella-Plage (Le Touquet) 17-18 novembro 2012  (Legita 2812 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
renkontiĝo Stella-Plage (Le Touquet) 17-18 novembro 2012
« je: 24 septembro 2012, 16:19:50 ptm »
La dato de nia esperanta renkontiĝo en Stella-Plage alproksimigxas (17an-18an de novembro). Vi eble jam partoprenis la antaŭajn jarojn kaj tutcerte ĝuis la amikecan etoson kaj la belan kaj komfortan feriejon.

ĝijare ni denove provis starigi interesan programon: vi povos ĉu aŭskulti mirindajn rakontojn pri la grafo de Monte-Kristo kaj la milunuaj noktoj, ĉu prepari vin al la parola parto de la KER-ekzamenoj kun Katalin Kovats (nia federacio fieras ke 17 samideanoj brile sukcesis la tutmondan skriban parton de la KER-ekzamenoj la 9an de junio), ĉu serioze aŭ neserioze amuziĝi kun Sylvain Lelarge, ĉu prepari vin al la duagrada franca ekzameno, ĉu lerni la lingvon se vi estas komenca(i)ntoj. Vi povas ankaŭ tutsimple babili inter bonaj amikoj kaj umi en la bela proksima urbo Le Touquet, kie samtage okazos la granda libro-salono. Dum la sabata koncerto vi ĉuos aŭdante la belan basan voĉon de Jacques Yvart.

Dankon al tiuj, kiuj jam aliĝis. Ne hezitu , aliĉu, kiel eble plej rapide, urĝas nun anonci la nombron da partoprenantoj al la feriestro.

 ĝis tre baldaŭ

 la organizanto, Arlette PLUTNIAK ((Ligo al aliĝilo sube)