+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Interesaj retpaĝoj / Interessante webpagina's (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Por sciigi al viaj parencoj kiuj ne scius kion fari kun viaj esperanto-libroj

Aŭtoro Fadeno: Por sciigi al viaj parencoj kiuj ne scius kion fari kun viaj esperanto-libroj  (Legita 7576 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Esperantistoj kun imponeta librokolekto ĉiam gratas la kapon por decidi kio okazu al ĝi post la morto de la kolektinto.

Profesia bibliotekisto en la artikolo sur la retejo de BEA (Britio) skizas kaj komentas jenajn eblecojn :

1.
disvendigi la kolekton
2.donaci al municipa biblioteko
3.donaci al biblioteko universitata
4.donaci ĝin al esperantista biblioteko
 
La lasta ebleco ‘donaci al esperantista biblioteko’ estus la plej sekura ! Eble oni konsideras tion malpli sekura en la realo preskaŭ neniam malfondiĝas esperantista biblioteko. Certe se oni havas manuskriptojn, fotojn, aŭtografojn, protokolojn, tiajn aferojn oni heredigu nepre al Vieno, aŭ Londono, La Chaux-de-Fonds, sen forgesi  Kortrijk (Fonds Van Biervliet) kie troviĝas riĉa arkivo kaj kiu permesas povas interŝanĝi kun aliaj Esperanto-bibliotekoj kaj tiel riĝigi la Esperanto-heredaĵon tutmonde.

Pere de tekniko kiu en Belgio nomiĝas "duo-legaat aŭ vzw-legaat" klarigita ekzemple sur la retejo de Fonds Pascal Decroos por esplorĵurnalismo, eblas postlasi parton de via heredaĵo al la Esperanto-movado samtempe donante avantaĵon al viaj propraj heredantoj.

Ligo :
http://biblbut.wordpress.com/el-la-biblioteko/bona-hejmo-por-viaj-libroj/
« Lasta redakto: 03 februaro 2013, 11:46:48 atm de verda vojo »