+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Malferma Tago UEA Rotterdamo

Ligitaj eventoj

  • Malferma tago UEA Rotterdamo: 27 aprilo 2013

Aŭtoro Fadeno: Malferma Tago UEA Rotterdamo  (Legita 3020 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
Malferma Tago UEA Rotterdamo
« je: 31 januaro 2013, 18:50:17 ptm »
vidu : www.uea.org
 
Unu el la plej konataj esperantistaj ĵurnalistoj, Kalle Kniivilä, estos la ĉefgasto en la 38-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 27-an de aprilo. Kniivilä estis estrarano de UEA pri informado 1998-2001 kaj tiam redaktis la dokumenton Gvidlinioj por informado pri Esperanto, kiu aperas komence de la Jarlibro de UEA. Nuntempe li estas konata unuavice kiel redaktanto de la populara retbulteno Libera Folio, kiun li lanĉis en aprilo 2003.
Kniivilä faros en la tago du prelegojn. Unu el ili temas pri specifaĵoj de la Esperanta gazetaro, dum en la alia li parolos pri tio, kio en la fenomeno Esperanto povus interesi profesiajn ĵurnalistojn.
En la programo estos krome libroprezentoj kaj filmoj. Krom de specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj, kaj gajni premion en senpaga loterio. Kafo kaj teo, same senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.