+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Printempa Semajno Internacia, Sankt Andreasberg

Ligitaj eventoj

  • PSI Harz: 25 marto 2013 - 01 aprilo 2013

Aŭtoro Fadeno: Printempa Semajno Internacia, Sankt Andreasberg  (Legita 2839 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Printempa Semajno Internacia, Sankt Andreasberg
« je: 01 februaro 2013, 13:36:36 ptm »
ĉu vi ŝatas ferii esperanteĉ Tiam venu al la Printempa Semajno Internacia (PSI), kiu okazos de la 25a de marto ĝis la 1a de aprilo 2013 en Sankt Andreasberg, nacia parko Harz (Germanio).
 
 Ni havos diversspecan programon: Koncertos por ni ekzemple EspoDespo kaj ni ekskursos interalie al la bela urbeto Goslar kaj al fama stalagmita kaverno. Okazos migradoj, manlaboro kaj prelegoj. Por tiuj, kiuj ŝatas plibonigi sian lingvokonon, ni starigos lingvokursojn.  Por infanoj kaj gejunuloj estos ĉiutage distra programo kun diversaj ludoj aŭ interne aŭ eksterne. Ni kore bonvenigas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn. Jam aliĝis pli ol 70 personoj el multaj landoj.
 
 Atentu: Pro pli malgranda kvanto de havebla ĉambroj ol kutime, ni forte rekomendas baldaŭan aliĝon!
 
 Pliajn informojn: http://www.esperanto.de/psi
 
 Se vi havos demandojn, bonvole kontaktu nin je psi@esperanto.de.