+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  PRINTEMPE, renkontiĝo en Baasem-Dahlem, Eifel-regiono

Ligitaj eventoj

  • PRINTEMPE 2013, 30.3-6.4.2013, Eifel: 30 marto 2013 - 06 aprilo 2013

Aŭtoro Fadeno: PRINTEMPE, renkontiĝo en Baasem-Dahlem, Eifel-regiono  (Legita 2926 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
PRINTEMPE, renkontiĝo en Baasem-Dahlem, Eifel-regiono
« je: 08 februaro 2013, 16:24:15 ptm »
Mi invitas vin al la ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE. Mi rezervis por ni lokojn en renkontiĝejo en Baasem-Dahlem, meze de la Eifel-regiono, ?. unu trajnhoron sudokcidente de Kolonjo, tre proksime de Belgio kaj Luksemburgio, kie ni kunvenis en 2010 kaj 2011.
 
 Por tio mi elektis la tempon de pasko mem kaj de la posta semajno, do

sabato, 30-a de marto, ĝis sabato, 6-a de aprilo 2013.
 
Ni povus komenci ankaŭ jam vendrede aŭ longigi fine... Dependas de vi kaj de viaj deziroj. Tiu tempo kongruas kun la belgaj lernejaj ferioj (ekde lundo, 1-a de aprilo, dum du semajnoj) kaj ankaŭ kun la luksemburgiaj kaj multaj germanaj lernejaj ferioj, almenaŭ dum kelkaj tagoj.
 La ejo estas agrabla kaj oni povas bele superrigardi la valon; la ejo havas endoman naĵejon, kio plaŭis al multaj partoprenantoj. ĉirkaĵe eblas belaj promenoj kaj ekskursoj. Estis agrabla etoso kaj mi certas, ke denove estos. Eble vidu la fotojn sur http://www.esperantoland.org/printempe2_bildoj/
 
[/size]Volonte ni ofertos lingvo-kursojn - laŭpete por komencantoj kaj progresantoj aŭ konversacio. [/size]
 Mi jam aktualigis la retejon http://www.esperantoland.org/printempe . Aliĝilo estas je http://www.esperantoland.org/printempe#alighilo , ĉu?
 
 Amike
 
 Lu Wunsch-Rolshoven