+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Universala Kongreso Rejkjaviko

Aŭtoro Fadeno: Universala Kongreso Rejkjaviko  (Legita 14870 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Universala Kongreso Rejkjaviko
« je: 21 julio 2013, 11:11:07 atm »
La unua numero de la kongresa kuriero, per kiu ankaŭ nekongresantoj povas sekvi la universalan kongreson, troviĝas je http://www.uea.org/pdf/auroro_1_sab1-dim.pdf. La sekvaj numeroj alireblos ekde http://www.uea.org/kongresoj/uk_2013.html. Fotoj venos je http://www.flickr.com/groups/98-a_uk (sed ĝis nun ne estas).


Dum la ĝi matena malfermo la kongresanoj estis alparolataj (en islanda lingvo, kun e-traduko) de la prezidento de Islando. Surprizo por la flandroj: kiel nura land-estro skribe salutis la kongreson la flandra ministro-prezidanto Kris Peeters. ĉu antaŭsigno por grava flandra kontribuo al la jubilea (100a) universala kongreso kiu en 2015 okazos en duonflandra Lille/Rijsel?


Okaze de la salutoj de landaj asocioj Griet Symoens ankaŭ gratulis la novan prezidanton de UEA (Marc Fettes) kaj la novan reĥon de la belgoj.
« Lasta redakto: 21 julio 2013, 20:11:03 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #1 je: 22 julio 2013, 19:31:56 ptm »
(dua parto)


Hodiaŭ estis la 'kleriga lundo', kun multaj interesaj eroj inter kiuj malfacilas elekti. Mi i.a. ĉeestis prezenton de la novaj projektoj de E@I (www.ikso.net) kaj, kun Detlev Blanke, gvidis la eron 'Ni konservu nian historion', pri Esperanto-bibliotekoj kaj -arĝivoj. (La rilata ppt-dosiero troviĝas je la startpaŝo, sube, de www.esperanto-kortrijk.info.)


Revenanta temo hodiaŭ estis la kutimo (ĉenerale konsiderata fi-kutimo) uzi pseŭdonimojn aŭ kaŝnomojn en diskutlistoj, forumoj, Vikipedio k.a.  Ankoraŭ pli ĉenaj estas la personoj kiuj uzas pliurajn pseŭdonimojn. ĉu ankaŭ ĝi tiu forumo sekvu la nunan evoluon kaj devigu la uzon de la reala nomo?


Roland Rotsaert

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #2 je: 24 julio 2013, 03:06:08 atm »
Revenanta temo hodiaŭ estis la kutimo (ĉenerale konsiderata fi-kutimo) uzi pseŭdonimojn aŭ kaŝnomojn en diskutlistoj, forumoj, Vikipedio k.a.  Ankoraŭ pli ĉenaj estas la personoj kiuj uzas pliurajn pseŭdonimojn. ĉu ankaŭ ĝi tiu forumo sekvu la nunan evoluon kaj devigu la uzon de la reala nomo?

Kial kaŝnomoj estas problemo? Min interesas, kion oni diras pri tio, kial tio estas ĉenaŭ Estas malfacile devigi la uzadon de realaj nomoj. Kiel tion fari?

Supozeble, iuj ne ŝatas, ke nun certaj homoj povas troli sub kaŝnomoj. Sed oni povas simple ignori tian troladon. Neniu interesiĝas pri ĉena kaj tedega trolo.

Ne gravas la nomo de persono. Gravas tio, kion li diras.

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #3 je: 24 julio 2013, 03:15:49 atm »
Mi i.a. ĉeestis prezenton de la novaj projektoj de E@I (www.ikso.net)

Interese, kion ili diris pri siaj projektoj? ĉu iu parolis pri la nova versio de Lernu? aŭ ĉu E@I ne plu havas rilaton al Lernu? Mi aŭdis, ke la Lernu-teamo intencas krei apartan sendependan kaj eĉ komercan (!) organizon.
« Lasta redakto: 24 julio 2013, 03:36:34 atm de Chainy »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #4 je: 24 julio 2013, 09:42:12 atm »
Mi nur cxeestis la unuan kunvenon de E@I. Pri lernu ktp estis aparta prezento, pri kiu aliaj raportu.

Rliate al la aliaj rimarkoj: plejparto de la homoj preferas scii kiu ili diskutas. Kiuj estas Chainy kaj Veda Vojo? Spertulo kapablas eltrovi, plejparto ne au ne emas.

Cetere nenio raportinda pri mardo, krom ke laux islandaj normoj estis varmega. vetero.

Elsalutinta Robert

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 16
  • Sekso: Vira
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #5 je: 25 julio 2013, 00:32:42 atm »
@Roland Rotsaert

Estas interese ekscii iom pri la nuna kongreso - estas fakte ne tre facile trovi novaĵojn pri ĝi. Libera Folio iom raportas, sed oni nenion aŭdas pri multaj aferoj. Mi do esperas, ke vi plu rakontos ĉi tie! Vi havas bonŝancon, ke vi povas tie partopreni.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #6 je: 25 julio 2013, 19:47:10 ptm »
(ĵaŭdo)
Jen partetoj el diskutado de kelkaj kunvenoj:
Dum la kunsido de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) (neformala, ĉar laĉina prezidento ne akiris vizon) Jo Haazen atentis pri la grava rolo kiun povus ludi la estroj de grandaj entreprenoj por subteni la movadon. Bedaŭrinde apenaŭ estas tiaj personoj (krom Etso Miyoshi). Dennis Keefe petis la komercistojn legi kaj komenti la projekton de strategia laborplano de UEA 2013-2017 (http://www.uea.org/pdf/Strategia_laborplano_de_UEA_2013-2017.pdf).
Prelegeto dum kuveno de EJA (Esperantista Jura Asocio) temis pri la problemoj de fiĝado kaj medio ĉirkaŭ Gibraltaro.
Dum la faka forumo (en kiu estis reprezentitaj nur malmultaj asocioj) estis lanĉita interesa ideo (kiu ekestis en Israelo) por la inaŭguro de UK: ne plu individue kaj temporabe sulatu la reprezentantoj de landaj asocioj, sed anstataĵe oni nomu sinsekve la nomojn de la landoj kaj ĉiuj ĉeestantoj de la nomita lando ekstaru.
La lasta prelego de la serio 'Historio de Esperanto' de Aleksandr Korĉenkov pritraktis la periodon inter la mondmilitoj, kun granda membrofluktuado, sukcesoj kaj malsukcoj kaj kverelado inter la ĉef-esperantistoj. Do nenio nova...
Vetero denove iĝis Islanda (sed ankoraŭ sen pluvo).
Retradio Muzaiko (iu bonvolu serĉi la adreson) registras multajn konferencojn; ili aŭdeblas dum la venontaj tagoj kaj semajnoj.
« Lasta redakto: 25 julio 2013, 19:48:56 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #7 je: 26 julio 2013, 21:10:47 ptm »
(Vendredo, lasta labortago, 'Tago de Esperanto' (cxu io aperis en la gazetaro hodiau?))
Prelego pri 'Ultima Thule' - tio versxajne ne estas Islando.
Lasta prelego pri Islando - prezento de eo-versio de la Metrika Retejo, bragi.arnastofnun.is/esperanto (mi malmulton komprenis - iu sperta poeto esploru kaj raportu pri tio).
Strategia Forumo - Estas kreita dekkvarkapa 'konsilio', kiu kunordigu la diskutojn pri la nova strategia plano. UEA havos baldau- parte jam post ses monatoj - retpagxon. Rilate al la forumoj kiuj funkcios ene de gxi revenis la demando pri uzo de pseudonimoj. Estas malsamaj opinioj pri tio. La nova sveda pagxaro - sxajne elstara, esplorenda - postulas plenajn nomojn, cxar forumo estas konsiderata kiel eta kongreso kaj sur la nomsxildoj en kongreso ankau estas realaj nomoj.
La tute lasta prelego pri historio de eo pritaktis la periodon 1945/1987. Enestis honora mencio de 'nia' Monato.
Kaj fine - la aukcio.
« Lasta redakto: 26 julio 2013, 21:14:06 ptm de Roland Rotsaert »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #8 je: 27 julio 2013, 15:32:21 ptm »
(Postskribo)
Menciindas pri la sabata fermo:
- La aukcio alportis 1589 eurojn por la volontula fonduso.
- 10000 euroj estos prenitaj el la kapitalo por renovigi la retejon de UEA.
- Ivo Durwael ricevis diplomon pro 50-jara membreco.
- lernu.net havas 150.000 uzantojn.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #9 je: 02 aŭgusto 2013, 20:36:58 ptm »
Dum la UK oni daŭre fotis, sed kie restas tiuj fotoj? ĉu ĉiuj fotintoj ankoraŭ postkongresas? Je la 'oficiala' paŝo anoncita en la kongresa kuriero (www.flickr.com/groups/98-a_uk ) ne estas iu interesa foto (kaj cetere necesas registri sin por vidi). ĝis nun mi nur trovis tagajn raportojn kun kelkaj fotoj je http://www.edukado.net/novajhojĝid=364 (sed temas pri edukado). Je http://www.ipernity.com estas multaj, sed ĉefe turismaj. ĉu mi malbone serĉas?

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #10 je: 05 aŭgusto 2013, 09:57:22 atm »
Dum la UK oni daŭre fotis, sed kie restas tiuj fotoj?

La plimulton de la fotoj mi fakte vidis en Facebook. Sed tie ili ja ne estas ordigitaj en albumoj kaj do nur hazarde videblaj, kaj nur de "amikoj" de la fotintoj.

Oni povas ŝati "vizaŭlibron" aŭ ne, fakto estas, ke ĝi rapide populariĝas kaj ke mesaĝoj tie estas legataj (aŭ almenaŭ viditaj). mesaĝoj en la Facebook-paŝoj de Monato https://www.facebook.com/revuo.Monato estas legataj mezume de 250 personoj. 

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #11 je: 06 aŭgusto 2013, 21:22:26 ptm »
Kiel esti certa de 'legado' en FB ? En Google+ almenau > 500 esperanto-temligituloj estas en cirklo.

Elsalutinta Pilgrimo

  • Estrarano
  • Progresinto
  • ***
  • Afiŝoj: 55
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #12 je: 11 aŭgusto 2013, 18:26:38 ptm »
Cxu partopreninto sxatus skribi raport(et)on por Horizontaal?

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1313
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Universala Kongreso Rejkjaviko
« Respondo #13 je: 12 aŭgusto 2013, 07:58:11 atm »
Prefere verku la raporton iom 'nova' kongresano kiu povis kviete ĉion observi kaj kiuj ne, pro diversaj taskoj kaj funkcioj, estas devigita kuri de unu kunveno al alia. Se tia persono ne aperas, eblas resumi miajn raportetojn en ĝi tiu paŝo.
Raporto kiun oni povus resumi estas farita de Ondo de Esperanto, [size=78%]http://sezonoj.ru/2013/08/227uk/[/size]
« Lasta redakto: 14 aŭgusto 2013, 07:58:50 atm de Roland Rotsaert »