Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Anoncetoj / Zoekertjes => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 09 novembro 2010, 17:29:03 ptm

Titolo: poŝtkarto 'La Belga Gvardio en ĉinio' - M. Mauquoy
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 09 novembro 2010, 17:29:03 ptm
En la fondaĵo Vanbiervliet estas esperanta poŝtkarto '30-XII-13. LA BELGA GVARDIO EN ĉinio'. Sube estas la nomo M. Mauquoy, Antw. Mauquoy estas konata kiel gravuristo, sed ne kiel eldonisto de poŝtkartoj. ĉu iu scias kio estis tiu 'gvardio'? ĉu ĝi devis protekti la belgajn investojn en la landoj? Kie estas la rilato kun Esperanto?