+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio

Aŭtoro Fadeno: Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio  (Legita 1455 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio
« je: 23 majo 2023, 15:06:21 ptm »
Antaŭ kelkaj tagoj en la ĵurnalo 'Le Soir' (eble nur en la reta versio) aperis tre longa artikolo pri Paul Otlet, okaze de la aperigo de libro 'Bruxelles Mondiale - de Paul Otlet à nos jours' de Laurent Hublet, estro de brusela kompanio BE Central, lokigita en la centra stacidomo de Bruselo (www.becentral.org). Por mi ne estas tute klare pri kio BE Central okupiĝas; mi esperas ke estas bruselano kiu povas klarigi.
 
Plej gravas por ni la persono Paul Otlet (https://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Otlet). Estis esperantisto kiu restis 'eterna komencanto', sed tamen daŭre havis simpation por la movado. En la revuoj Belga Sonorilo kaj Belga Esperantisto mia komputilo trovis ĉ. 40 menciojn de lia nomo, ekzemple en BE, novembro 1909:


BRUSELO. — « Esperanta Pioniro », la nova grupo esperantista de la Cercle Polyglotte » bonege prosperas kaj prave daŭrigas labori por la celo de la eks-Sekcio Esperantista, kiu ĉiam instruis Esperanton de D-ro Zamenhof. La grupo kalkulas jam pli ol 40 membrojn inter kiuj S-ro Senatano La Fontaine. S-ro Otlet kaj S-ro Masure de la Sekcio Bibliogratia de la Muzeo. Ĝi havas 23 diverslandajn korespondantajn grupojn. — Ĝiaj kunvenoj okazas ĉiusabate je la 8a vespere en Hotelo Ravenstein, Ĉambro 7a.



Granda parto estis etaj ripetitaj anoncoj, sed indus pli detale esplori liajn kontaktojn kun la tiama movado.

Pro kopirajtaj kialoj mi ne aldonas la artikolon, sed mi povas sendi kopion al interesitoj kiuj petas.
 
 Roland Rotsaert

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Paul Otlet, Mundaneum kaj Vikipedio
« Respondo #1 je: 13 junio 2023, 06:28:26 atm »
Pri Paul Otlet aperis artikolo en Monato, verkita de Roland:
https://www.monato.be/2004/008250.html