+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Fabeloj de la verda pigo

Aŭtoro Fadeno: Fabeloj de la verda pigo  (Legita 1558 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Fabeloj de la verda pigo
« je: 07 januaro 2023, 09:22:20 atm »
Finfine post 40 jaroj reaperis la humura sukcesverko de Louis Beaucaire „Fabeloj de la verda pigo”. Kiel pli bone priskribi ĝin? Temas pri „verda humuro”. La leganto devas iom koni la verdan mondeton de la ĝisostaj esperantistoj por kompreni ĉiujn aludojn al la movado: aludoj pri la Akademio, pri la Fundamento, pri la Universalaj Kongresoj.

Por ekscii pli pri la verko, plej bone vi legu ekzemple la unuan fabelon, kiu temas pri reĝo, kiu plendas pri la fakto, ke la ĝ en lia nomo surhavas nur simplan ĉapelon kaj ne kronon, kaj eksciu, kiel la prezidanto de la Akademio provas solvi tiun teruran dilemon.

La libro aperis en la formoj ePub, PDF kaj azw3 por diversaj aparatoj: librolegiloj, poŝtelefonoj, komputiloj. La unuan ĉapitron (tiun pri la plendanta reĝo) vi povas senpage elŝuti por gustumi la etoson.

Jen la ligiloj:
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.epub (en la dosierformo ePub)
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.pdf (en la dosierformo PDF)
https://www.retbutiko.be/Provlibroj/fvpig.azw3 (en la formo por librolegiloj de Kindle)

Agrablan legadon!