Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 20 oktobro 2019, 20:03:45 ptm

Titolo: Sepa afrika kongreso en Burundo, 21-27 decembro 2019: urĝa helpopeto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 20 oktobro 2019, 20:03:45 ptm
En decembro okazos la sepa afrika kongreso de Esperanto en Burundo (https://esperanto-afriko.org/7aake.htm (https://esperanto-afriko.org/7aake.htm)), kie partoprenos pli ol 100 esperantistoj el najbaraj landoj kaj eĉ el foraj landoj. Mireille Grosjean, la Prezidanto de ILEI, kaj aliaj esperantistoj el Eŭropo kaj Ameriko ĉeestos.
La organizantoj ege ŝatus partoprenigi S-inon Miora el Madagaskaro, la sola virino en la komisiono, sed ĝis nun, je 2 monatoj antaŭ la kongreso, oni ankoraŭ sukcesis kolekti la bezonatan monon.

Kiel kolekti almenaŭ 3000 EUR por ke la kongreso estu sukcesa? La ĉefa instigo estas la partopreno de S-ino Miora. Eĉ en Afriko oni bezonas viglajn virinojn! Imagu ke ĉiuj el ni donacu 10, 20 aŭ 100 EUR! (en niaj landoj taso da kafo kostas averaĝe 2 EUR !)

Sponsoroj kontaktu flory2@witdoeckt.be .