Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 27 marto 2020, 23:46:57 ptm

Titolo: Esperantista enketo
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 27 marto 2020, 23:46:57 ptm


La enketan retejon kreis svisa firmao Enuvo el Zuriko.

La Esperantlingvan enketon verkis iu homo en hispanlingva retejo. Ja enestas kelkaj lingvaj malglataĵoj. La enketo demandas pri via e-isteco, riĉeco kaj retuzo, ĝi ne petas personajn informojn.
Titolo: Esperantistaj statistikoj - Statistika Fako de Esperetaro.


Fidinda kaj sen-virusa:

https://www.esurveycreator.com/s/eaec396 (https://www.esurveycreator.com/s/eaec396)

Ĉi tiu enketo naskiĝas el neceso koni la veran vizaĝon de la Esperantistaro. Ni scias ke Esperanto estas ja internacia, sed kiom buntaj estas la Esperantistoj? Tion ni volas kalkuli.La demandoj en ĉi tiu enketo celas objektivan konon. Tial, ni petas plenan honestecon. Viaj personaj datumoj estos sekuraj, anonimaj kaj neniel uzataj sen via permeso.Por plibonigi la rezultojn de ĉi tiu enketo, ni petas al vi diskonigi ĝin plej dise kiel eble inter viaj konatoj kiuj parolas Esperanton. Entute estas 4 paĝoj da demandoj. La unua estas personaj datumoj, la dua ekonomiaj, la tria interretaj, kaj la kvara estas esperantaj datumoj. Bonvolu respondi ĉiujn honeste.Koran dankon pro via partopreno.