Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 marto 2022, 16:14:35 ptm

Titolo: Kiu rekonas personojn? (peto de J.M. Jacques)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 marto 2022, 16:14:35 ptm
Jean-Marie Jacques petis en la Facebook-grupo Esperanto en Belgio - amikoj kaj vizitantoj informojn pri fotoj iam faritaj de li:

* Ĉu iu scias kie estas tiuj grotoj (verŝajne vizititaj dum trilanda renkontiĝo en Maastricht inter 1977 kaj 1979) kaj kiuj estas tiuj esperantistoj? Tiam mi estis komencanto kaj tute ne konis la aliajn...

* Ĉu vi rekonas iun, el tiu foto farita de mi dum la 33a IJK en Poitiers (1977)?

Fotoj aldonitaj.
Titolo: Re: Kiu rekonas personojn? (peto de J.M. Jacques)
Afiŝo de: PaulP je 20 marto 2022, 14:21:02 ptm
Sur la dua foto kun la blanka trikotvesto certe Valerio Ari. La virino Perla Martinelli?
Titolo: Re: Kiu rekonas personojn? (peto de J.M. Jacques)
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 26 marto 2022, 00:49:25 atm
Jean-Marie, povus esti mi (kun la ruĝeca koltuko) ĉar mi ĉeestis en la IJK de Poitiers.