Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 julio 2012, 18:51:21 ptm

Titolo: Prosper Ngulu estas en Oostende (ESPERANTO en Kongo) merkredon la 4-an de julio
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 julio 2012, 18:51:21 ptm
La Konko organizas specialan renkontiĝon merkredon la 4-an de julio je 19:00h en sia klubejo "Albertschool" Ooststraat 29 (en la centro de la urbo, ĵus apud la ĉefa strato Kapellestraat).

Prosper parolos pri la bonega kunlaboro de esperantistoj en Kongo, specife en "Bas-Congo". Li propagandis Esperanton kiel neniu ajn faris antaùe. Li fondis klubojn en pluraj urboj kaj vilaĵoj. Sed pli remarkinde estas ke li sukcesis interesigi la oficialulojn de pluraj regionoj. Tiel Esperanto estas nun tre konata kaj la loĝantoj scias kiel la E-movado helpas ilin en diversaj kampoj.
 
Venu multnombre por aŭskulti kiel La Konko enkondukas dosierojn de subvenciado, kaj kiel la aferoj pluiras en la Sudo. ĉiuj rekonas ke ni uzas la plej taŭgan manieron por helpi kaj samtempe kontroli tion kio okazas en Kongo.