Ĝenerale / Algemeen > Esperantlingva diskutejo

eldona agado de FEL

<< < (2/3) > >>

Herman Deceuninck:

Paweĉ Wimmer09:20[/color][/size]  -  ĝeneralaĵoj



ĉu e-libroj savos Esperanton?

La nombro de esperantaj e-libroj (elektronikaj libroj) en mia virtuala biblioteketo, elŝutitaj el la interreto, superis jam la nombron de paperaj libroj aĵetitaj iam en Pollando. Mi esperas, ke ĉiuj estas tute laŭleĝaj. Eldonado de esperantaj libroj en mia lando preskaŭ tute kolapsis - de tempo al tempo aperas nur iaj titoloj, cetere en tre malgrandaj kvantoj. Mi ne povas iri al librovendejo kaj diri "montru al mi librobretaron kun esperantaj eldonaĵoj". Mi suspektas, ke oni farus grandajn okulojn aŭ simple ridus pri tia postulo.

Mi estas (preskaŭ) certa, ke nur e-libroj estas reala oferto kiu povas altiri multajn adeptojn de la lingvo. Estus bone, se UEA transformus multajn malnovajn librojn en ciferajn eldonaĵojn kaj disdonus ilin (aŭ parte vendus) al esperantistoj el la tuta mondo. Homoj en malriĉaj landoj tute ne povas pagi grandajn sumojn kiujn postulas la librovendejo de UEA - por multaj pli facile estas sidiĝi ĉe komputilo (sia propra aŭ publika) kaj legi elektronikajn tekstojn.

Marĉene. La onidira nombro de esperantistoj, kiun kelkaj taksas je 1-3 milionoj, estas miaopinie troigo. Mi timas, ke vere aktivaj esperantistoj estas ne pli ol 100 mil, kvankam tio estas nur mia suspekto. Propagando pri facileco de la lingvo estas sendube grava, tamen ĝi ne funkcias bone kontraŭ la angla, eĉ se ĉiu bone scias, ke la angla estas malfacila. Pli grava estas laŭ mi ne praktika, sed ideologia argumento pri egaleco en lingvaj rilatoj. Mi vidas tion en la eŭropa Parlamento, kie multaj polaj parlamentanoj malbone, aŭ eĉ preskaŭ tute ne parolantaj la mondajn lingvojn, simple eskapas al siaj ĉambroj, por ke ili ne devu balbuti - dume aliaj diskutas en koridoroj pri gravaj aferoj. Tio estas krianta ekzemplo de malegaleco, ĉar eĉ post multaj jaroj de lingvolernado polo, svedo aŭ greko ne kapablos diskuti egalrajte kun anglo aŭ franco en iliaj lingvoj. Ni ĉiuj scias tion.


Henning Sato von Rosen10:24
+1

Tute sendepende de la demando ĉu Esperanto bezonas savon aŭ ne, mi plenkore konsentas pri la utileco, jes mi diru pri la supera bonegeco de elektronikaj versioj de esperantlingvaj libroj. Antaŭ eble 9 monatoj mi ekhavis bonekranan tuŝtelefonon Androjdan, kaj malgraŭ tio ke tio estis tute ekster mia idearo kiam mi aĵetis la tuĝilon, mi trovis ĝin ege utila por legi librojn. Kiom ajn da libroj mi metas en ĝi, ĝi pezas kaj grandas same, estas ĉiam kun mi trame kaj buse. Mi ekamis la epub-formaton. Sed ofte kiam mi volis legi esperantlingvan libron, ĝi ekzistas nur papere, kaj eĉ se eblas ĝin mendi per la reto, tio estas senkompare komplike kompare kun la normalaj enretaj librovendejoj. Kaj ne malofte, la serĉata libro estis elĉerpita. Kiel eblas ke "La bona lingvo" de Claude Piron estas tute ne havigeblaŭ Kial ne fari ĝin facile aĵetebla en e-aj formatoj, kaj vendi ĝin kontraŭ 2 euroj aŭ simileĉ Jes, mi scias ke la unua eldono troveblas senkoste en la reto dank' al +Edmund, kaj tio estas jam bonege. Sed, ĉenerale, mi volas aliron al la lastaj versioj de ĉiuj libroj, en belaj elektronikaj eldonoj, kaj mi nepre volus pagi por tiuj. Fakte, se iu retejo prenus sur sin arigi ĉiujn malnovajn librojn kaj fari ilin alireblaj en bona e-formato, mi volonte pagus por tio. Mi pensas ke bona prezo estus prezo simila al la kutima kosto de ap?joj, do 1-2euroj. eĉ povus ekzisti du version: senkosta, kaj paga, tiel ke oni povu elekti pagi aŭ ne. Mi volus kompletan Piron-bibliotekon: lian kompletan verkaron elektronike. Mi volus la Tolkienan majstroringan trivolumaĵon. Ktp. Ktp. Mi do plenkore konsentas kun +Paweĉ Wimmer, ke e-formataj libroj estas perfekta ideo por la esperantlingva merkato. Mi proponas ke ni uzu la spertojn de vendado de ap?joj kiel modelo: Facile havebla materialo, kosta kaj senkonsta materialo miksita laŭ diversaj modeloj, malaltaj prezoj tiel ke oni ne bezonas pensi dufoje se oni ekemas ion aĵeti.

Fine mi nur diru ke la elektronika formato havas unu egan avantaĵon kiu faras ĝin aparte bona por la esperantlingva merkato: ĝi respektas la laboron de la volontuloj: La esence farenda laboro sufiĉas kaj facile fariĝas ege utila al multe da homoj. Fine la evoluo atingis situacion ege favora kaj perfekte adaptita por  la situacio de la esperantlingva parolantaro.?

Mi timas, ke atendas nin denove laboro ĉe la fundamentoj. Esperanto multe malprogresis en la lastaj 20 jaroj - parte pro teknika progreso kaj angliĝo de la moderna mondo, parte pro kolapso de komunistaj reĝimoj, kie esperanto estis por multaj homoj fenestro al la mondo. Mi ne estas granda optimisto, tamen oni devas ion fari. Mi pensas, ke elektronika libroeldonado estas unu el bonaj direktoj de nia agado. Ne nur por komputiloj, sed ankaŭ por ĉeltelefonoj (ekz. iPhone) kaj specialaj legiloj, kiel Kindle kaj aliaj.


Paweĉ Wimmer10:41 (bewerkt)
+1

Mi havas Kindle Touch kaj mi observis, ke la facileco de aĵetado estas eĉ danĉera por la poŝo :-)
Mi fakte elspezas kelkdekajn dolarojn ĉiumonate por du polajn gazetojn kaj kelkajn titolojn - teknikajn aŭ lingavjn. Unu klako kaj la libro elflugas el la nubo en mian legilon.
Verŝajne multaj elektronikaj versioj en la interreto estas kontraŭleĝaj, sed mi ne povas ilin aĵeti - parte estas surpaperaj, parte elĉerpitaj. ?


Pli sur : https://plus.google.com/u/0/communities/104897966570690523252

Roland Rotsaert:
"Estus bone, se UEA transformus...", "Oni devas ion fari": la tradiciaj plendoj. Se io nepre estas farota, oni mem faru (se oni kapablas) aŭ oni serĉu la rimedojn por ke alia kapablulo povu fari.

*****:
Antaŭ iom da tempo okazis diskuto rilate ciferitaj libroj. El ĝi mi lernis ke ciferitaj libroj same malbone vendiĝas ol paperaj eldonoj, aŭ eble malpli bone. La diskuto okazis, kiam mi bone memoras en Libera Folio.
Dum malferma tago de UEA oni vendis 22 librojn. Ho ve kiel malmulte ĉu ne?
La plej bela kaj ampleksa libroservo estas tiu de SAT-Amikaro. Eble ĝi estu ekzemplo por aliaj libroservoj. Bela tablo invitas al manĝi ĉu ne.

Laŭ mi la kialo por aĵeti libron estas la prezentado kiel unua paŝo. Same por ciferitaj libroj kaj eblo legi du-tri unuaj paŝoj.

PaulP:

--- Citaĵo de: ***** je 11 decembro 2012, 09:37:08 atm ---Laŭ mi la kialo por aĵeti libron estas la prezentado kiel unua paŝo. Same por ciferitaj libroj kaj eblo legi du-tri unuaj paŝoj.

--- Fini citaĵon ---

De ĉiuj ciferecaj libroj de FEL oni povas legi ne nur du-tri paŝojn, sed plej ofte du-tri ĉapitrojn. Jen ili por via senpaga ĉuo! http://www.wuala.com/Retbutiko/Provlibroj?lang=nl

*****:
@ Paŭl; ĉu Kalajdoskopa rememora de Alberto ankaŭ ekzistas en papera eldono? Se jes mi devas havi ĝin tuj. Multe tro interesa por dolorigi mian dorson legante sur ekrano de komputilo.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

[*] Antaŭa paĝo

Plena versio