Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Informiloj / Informatie => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 21 novembro 2016, 16:58:40 ptm

Titolo: Pasporta Servo serĉas gastigantojn
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 21 novembro 2016, 16:58:40 ptm

Pasporta Servo estas reto de esperanto-parolantoj kiuj ofertas senpagajn tranoktojn en sia propra hejmo al aliaj esperanto-parolantoj

Pluraj homoj nuntempe faras sian eblon por ke finfine denove aperu pasporta-servo-libreto en 2017. 669 homoj jam konfirmis ke ili volas esti en la libreto, sed de centoj da aliaj oni ne havas aktualan retadreson. Se vi estas inter tiuj kiuj ŝatus ekaperi en la libreto aŭ volus reaperi sed ne jam konfirmis, bonvolu (re)aliĝi ankoraŭ en novembro je http://pasportaservo.org , aŭ sendu mesaĝon al pasportaservo@tejo.org .

Por iuj landoj ankoraŭ mankas Landa Organizanto. Se vi emas kandidatiĝi
rigardu je la sama retejo aŭ kontaktu la saman retadreson.