+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Kongresoj / Congressen (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Bicikla karavano al Lisbono (en A'pen ĉ. 23 junio)

Aŭtoro Fadeno: Bicikla karavano al Lisbono (en A'pen ĉ. 23 junio)  (Legita 4256 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Bicikla karavano al Lisbono (en A'pen ĉ. 23 junio)
« je: 18 marto 2018, 07:36:31 atm »

En la somero de 2018 kelkaj esperantistoj biciklos tra Eŭropo por atingi la mondajn kongresojn UK en Portugalujo kaj IJK en Hispanujo.
Kaj vi povas profiti de tio! Kiel?

Vi povas inviti nin fari publikan prelegon en via urbo, kiu altiras homojn interesiĝantajn pri biciklado, pri vojaĝoj kaj aventuroj.
Vi povas inviti nin al informbudo, kie ni rakontas al homoj, kiel Esperanto utilas por nia vojaĝo.
Vi povas aranĝi intervjuon kun ĵurnalisto de loka gazeto, radio aŭ televido.
Vi povas venigi nin al kunveno de via loka bicikloklubo.
Certe vi havas ankoraŭ aliajn ideojn, kiel nia vizito utilu por via loka agado.
Kiel ajn, se ni vizitos vin, ni volas subteni vin je via laboro por Esperanto.


Ni tre ĝojus se vi biciklos kun ni, ĉu nur ĝis la rando de via urbo, ĉu duonan tagon, ĉu tutan tagon, ĉu plurajn tagojn, ĉu la tutan distancon ĝis la celo, vi estos bonvena.

Ni faros detalan planon pri tio, kiujn lokojn ni vizitos en kiuj tagoj. Tiu plano dependas de tio, kien ni ricevos invitojn. Tial la elirpunkto estas skizo de nia itinero de Berlino ĝis Lisbono, kaj koridoro tra kiu ni planu la vojon, kun markoj indikantaj, kiam ni devus esti en kiu parto de la koridoro por atingi la celon ĝustatempe. Jen vi povas konsulti maponkun tiuj informoj.

Se vi estas en la koridoro, ne hezitu inviti nin. Skribu al christine.duisburg@gmx.de
La limdato ĝis kiu ni kolektos invitojn estos la 30-a de aprilo 2018.
Post tiu dato ni ellaboros definitivan planon kaj informos vin.
Ankaŭ se vin interesas kunbicikli dum kia ajn distanco, skribu al christine.duisburg@gmx.de

Se vi ne estas en la koridoro, tamen kontaktu nin, kaj ni povas priparoli, kiel ni povus tamen kunlabori.

Se vi ne estas en la koridoro, sed ja volas kunbicikli, vi pripensu ĉu vi volas aranĝi branĉon de la karavano; ni povas ankaŭ doni konsilojn kiel atingi nin per publika trafiko.


Por priparoli la agadon, vi povas uzi nian retpoŝtliston, aŭ nian paĝon en facebook.
Por aliĝi al la retpoŝtlisto, sendu malplenan mesaĝon el via retpoŝtadreso al la adreso vokovo+subscribe@googlegroups.com. Vi ne devas havi google-konton por tio.