+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna: 10 junio 2022

Aŭtoro Fadeno: Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna  (Legita 2515 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Antwerpen: Vespera programo ĉiu-semajna
« je: 09 februaro 2022, 18:32:12 ptm »

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La Esperanto-kursoj ĉe Duolingo
« Respondo #1 je: 10 junio 2022, 05:41:22 atm »

La  lanĉo de la Esperanto-kursoj ĉe Duolingo reprezentis gravan paŝon en la historio de instrumetodoj por Esperanto. Kaj reklamilo, kaj instruilo, tiu efika kaj amuza metodo allogas multajn lingvemulojn al nia lingvo. Kiel okazis, ke Duolingo aldonis Esperanton? Kiel la volontula teamo konstruis ĝin? Kiajn defiojn ni spertis dum kaj post la kreado de la kursoj? Kaj kio okazas nun, post kiam Duolingo decidis ne plu permesi al volontuloj prilabori kursojn? Ruth "Margo" Kevess-Cohen, iama gvidanto de la Esperanto-kursteamo, diskutos ĉi tiujn temojn, kaj pli.

La Verda Stelo bonvenigas vin al nia sidejo en Lange Beeldekensstraat 169 en Antverpeno ekde 19.30 loka tempo; la prelego mem komenciĝos je la 20a horo.

Aŭ per la ligilo:

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09

kunven-numero: 813 2898 4580
pasvorto: 089969