Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:20:59 ptm

Titolo: Yves Nevelsteen pri nova "Eventa Servo"
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 07 aprilo 2019, 16:20:59 ptm

Eventa Servo estas nova retejo kiu celas helpi organizantojn de Esperanto-kunvenoj kaj -eventoj disvastigi informojn en praktika kaj moderna maniero. La retejon kreis Fernando Ŝajani, brazila programisto. Yves helpas lin, testante novajn funkciojn de Eventa Servo kaj aldonante eventojn.

Dum sia prelego, Yves klarigos kial li forte kredas ke Eventa Servo helpos antaŭenigi Esperantujon, kial ne (plu) sufiĉas la kalendaro de Eventoj.hu kaj rakontos pri la (manko de) komunikado pri Esperantaj okazaĵoj.



====================================
Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen
Pordo kaj bufedo malfermaj je 19:30. Programo ekde 20:00.