+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  15-a “Rata Rendevuo” en Paderborn la 31-an de oktobro

Ligitaj eventoj

  • Paderborn: Rata Rendevuo: 31 oktobro 2018

Aŭtoro Fadeno: 15-a “Rata Rendevuo” en Paderborn la 31-an de oktobro  (Legita 3222 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
15-a “Rata Rendevuo” en Paderborn la 31-an de oktobro
« je: 10 septembro 2018, 22:24:28 ptm »

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Paderborn. Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon.


Loko: Paderborn. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162/7536396.


La programo:


- ekde ĉ. la 10-a: Renkontiĝo en la bistroo Hotspot de la Studierendenwerk Paderborn, en la Heinz Nixdorf MuseumsForum (HNF) (komputila muzeo), Fürstenallee 7. La bistroo situas en la suba etaĝo de la HNF. Post eniro en la HNF simple veturu per rulŝtuparo aŭ elevatoro suben. Ĉi-tie estas ebleco trinki kafon aŭ matenmanĝi (malfermita ekde la 9-a). studierendenwerk-pb.de/gastronomie/speiseplaene/bistro-hotspot/
- 11-a-12-a: Ĉiĉeronado tra la Heinz Nixdorf MuseumsForum – la plej granda komputila muzeo de la mondo: Ni partoprenas ekscitan tempovojaĝon tra 5.000 jaroj de la historio de la informa teknologio kaj konatiĝos kun inventistoj, entreprenistoj, historiaj maŝinoj kaj la plej novaj teknikaj evoluoj. https://www.hnf.de


- poste: Promenado tra la Pader-herbejoj ĝis la restoracio (ĉ. 1,9 km, ĉ. 25 min.). Alternative: Buso 11 de la haltejo MuseumsForum ĝis haltejo Neuhäuser Tor (4 dumvojaj haltoj) je la 12:06-12:11 h aŭ 12:36-12:41 h kaj piede ĉ. 3 min.


- 12-a 30-14-a 30: Tagmanĝo en la barata restoracio „Goa Curry“, Westernmauer 86, http://goacurry.de , bonvolu antaŭmendi la manĝaĵon en la aliĝilo!
- poste: Promenado al la Pader-fontoj kaj tra la malnova urbocentro ĝis la katedralo.
- 15-a-16-a 30: Ĉiĉeronado tra la katedralo inkluzive de la katedrala trezorejo. Ni ekscias multon pri la religiaj , artaj kaj arthistoriaj dimensioj de la Alta Katedralo. https://www.dom-paderborn.de


- poste: Finiĝo en iu kafejo en la centro, ekz. en „Markt 5 Café“. Post tio hejmenveturado.


Kostoj: Renkontiĝo kun ĉiĉeronado tra la Heinz Nixdorf MuseumsForum (muzeo) kaj la ĉiĉeronado tra la katedralo: 9,00 €, rabatita prezo por ĝis-18-jaraj junuloj, lernantoj, studentoj, profesilernantoj, maljunuloj ekde 60 jaroj, senlaboruloj, handikapuloj: 7,00 €; Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (en bistroo, barata restoracio, kafejo) ĉiu pagas mem;
Alveno: La Esperanto-grupo Hameln alvenos per trajno (se vi interesiĝas pri grupa bileto, bonvolu informi nin): Hameln-Paderborn 8:44-9:46; pluen de ĉefstacidomo al HNF per buso 11: 9:46-9:55 aŭ 10:16-10:25.
Reveturado: Buso 4 Rathausplatz-ĉefstacidomo 17:56-18:02 (piede Markt-Hbf 15 min, 1,2 km), trajno Paderborn-Hameln 18:15-19:16 Uhr aŭ pli poste: buso 4 18:56-19:02, trajno 19:15-20:16;


Aliĝilo: bonvolu nepre sendi ĝin ĝis la 25-a de oktobro al: hameln@esperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf


Bonvolu ĝiri la kotizon de 9,00 € (respektive rabatite 7,00 €) ĝis la 25-a de oktobro al la konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la banko: Sparkasse Hameln-Weserbergland
IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18                BIC: NOLADE21SWB


""""""""""""""""""""""""""""""
Aliĝilo: Mi partoprenos jenajn programerojn:
O Bistroo Hotspot (ekde ĉ. la 10-a)
O Ĉiĉeronado Heinz Nixdorf MuseumsForum (komputila muzeo)  (11-a-12-a)
O Barata restoracio Goa Curry (ekde la 12-a 30)
O Ĉiĉeronado katedralo inkl. trezorejo (15-a-16-a 30)
O Kafejo, ekz. Markt 5 (ekde ĉ. la 16-a 30)
O Mi mendas por tagmanĝi el la menukarto (el la tagmeza menukarto aŭ la normala menukarto) jenan manĝaĵon:
http://goacurry.de _______________________________________________
O La kotizon de .......... eŭroj (9 € normalan / 7 € rabatitan) mi ĝiros ĝis la  ..........................   



« Lasta redakto: 11 septembro 2018, 07:11:06 atm de Roland Rotsaert »