Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 julio 2014, 21:14:16 ptm
-
Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-an Internacian Himalajan renkontiĝon 2015 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Esperanton dum la renkontiĝo.
Vidu detalojn je www.esperanto.org.np (http://www.esperanto.org.np/)
-
Rigardu la novajn informojn kaj aliĝilon je http://www.esperanto.org.np/arangxoj/speciala-ekskurso-2014/11a-himalaja-renkontigxo-1