Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 15 marto 2013, 14:02:19 ptm

Titolo: Hispana Esperanto-biblioteko en Europeana
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 15 marto 2013, 14:02:19 ptm

Kiel unua Esperanto-biblioteko, la Bitoteko (la ciferecigita/bitigita parto de la biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio)  aperas en la portalo de Europeana: http://www.europeana.eu/portal/search.html?query=europeana_dataProvider%3A%22Bitoteko+%28Federaci%C3%B3n+Espa%C3%B1ola+de+Esperanto+%3D+Hispana+Esperanto-Federacio%29%22
 
 
Kvankam la kontrakto kun Europena, subskribita pere de la Hispana Ministerio pri Kulturo, estis oficialigita en septembro 2012, la fakta ekapero en la portalo prokrastiĝis pro diversaj problemoj, inter kiuj, la ĝisdatigo de la Europeana-programaro.
 
Sed finfine, ekde hodiaŭ, niaj dokumentoj alireblas pere de la bita biblioteko de la eŭropa Unio.
 
Baldaŭ publikiĝos artikolo en la esperanta gazetaro kaj en la HEF-retejo.   (biblioteko@esperanto.es)