Esperanto-forum
Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 23 marto 2013, 09:12:33 atm
-
La rubriko 'Bitigo-Revuoj' de la fondaĵo Vanbiervliet (https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/Bitigo---Digitalisering/revuoj) estas rearanĝita. Ne nur enestas la revuoj bitigitaj de la fondaĵo, sed ankaŭ ligoj al revuoj bitigitaj de aliaj bibliotekoj kaj revuoj aperantaj nur elektronike. La listo estas kompletigota; i.a. mankas granda parto de la revuoj je www.gazetejo.org (http://www.gazetejo.org).
Mi invitas Esperanto-grupojn el nia regiono kiuj havas sian revuokolekton en bitigita formo sur iu retpaĝo, komuniki la ligon al mi. Eble ankaŭ estas taŭga momento por esplori ĉu en la grup-arĝivoj estas malnovaj bultenoj kiu meritas esti bitigitaj kaj enretigitaj.
Roland Rotsaert
-
Monato mankas? Jen ligilo al kelkaj jarkolektoj: http://www.ipernity.com/doc/flandra_esperanto-ligo/album/
Por la antaŭaj jaroj necesos multe da skanado ankoraŭ.
-
Kiam mi klakas www.gazetaro.org. mi ricevas eraron?? ĉu eble estas erareto en la ligo?
-
Mi eraris (kaj intertempe korektis): devas esti www.gazetejo.org (http://www.gazetejo.org). Dankon pro la atentigo.