+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Tago de Samarkando - 18 oktobro 2018
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 Septembro 2018, 19:34:37 ptm »
Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la "Perlo de l´Oriento", la “Lando Dezirata de la Koro”… Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Legu la detalajn informojn in la suba dokumento.

Amikajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO,
Anatoli Ionesov

Enciklopedia Projekto “Samarkandiana”

P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Respubliko Uzbekistano

Retpoŝto: imps86@yahoo.com

2
Novaĵoj / Nieuws / Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 20 Septembro 2018, 19:42:33 ptm »
La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon.
La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ
 nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara
 (5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de
 artikoloj ne estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante
 kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio
 estas en tre bela 16-a loko.

Legu la gazetaron komunikon je
 https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Vikipedio-en-Esperanto-atingas-sian-250-milan-artikolon
3
Monato / Kiuj artikoloj el Monato estas plej popularaj?
« Lasta afiŝo de PaulP je 19 Septembro 2018, 17:37:14 ptm »
MONATO aldonis al sia retejo novan paĝon, en kiu vi povis vidi, kiuj estas la 10 plej popularaj artikoloj de la momento. Vi ne trovos nur la titolojn, sed, depende ĉu vi estas abonanto de MONATO aŭ ne, la kompletajn artikolojn aŭ nur la unuajn alineojn de la artikoloj.
Vizitu la paĝon ĉe https://www.monato.net/index_pop.php
4
Agenda / Agendo / MONA-kunveno en Akaba (Jordanio) 13-15.4.2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 Septembro 2018, 19:57:41 ptm »
Kunveno de MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA) okazos en Akaba (Jordanio) je 13-15.4.2019.
Vidu je http://esperanto.org.il/ik20-mona.html
6
Agenda / Agendo / 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 Septembro 2018, 18:21:37 ptm »
La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio okazos en Nara, Japanio je la 12a ĝis la 14a de oktobro 2018. Detalaj informoj estas je http://www.jei.or.jp/evento/2018/komuna/eo.htm .
7
Agenda / Agendo / 9-a Azia kongreso - 25-28 aprilo 2019, Danang, Vjetnamio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 Septembro 2018, 18:15:48 ptm »

Kiam: 2019
Kie: en Vjetnama urbo Danang
Vjetnama Esperanto-Asocio: http://e.vea.vn/
EsperantoAzia.Net (KAEM): http://www.esperantoazia.net/
Aliĝilo sube

8
Agenda / Agendo / Grésillon: AUTUNE
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 14 Septembro 2018, 07:15:53 atm »

AŬTUNE - AŬtuna TUmulta NEsto
7-a komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj
de sabato, 27-a de oktobro, 18h ĝis dimanĉo, 4-a de novembro 2018 matene
Kursoj, ĥoro Interkant kaj aliaj aktivaĵoj, programo por adolekantoj kaj por infanoj,
Klaku => gresillon.org/autune

Bonvenon en la franca Esperanto-kastelo Gresillon
en F-49150 Baugé, okcidente de Parizo
9
Agenda / Agendo / 15-a “Rata Rendevuo” en Paderborn la 31-an de oktobro
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 10 Septembro 2018, 22:24:28 ptm »

La „Ratkaptista Bando“ invitas vin al Paderborn. Ni ŝatas pasigi kun multaj Esperanto-amikoj kaj gastoj belegan tagon.


Loko: Paderborn. Nia telefono por la aliĝo kaj demandoj: +49 162/7536396.


La programo:


- ekde ĉ. la 10-a: Renkontiĝo en la bistroo Hotspot de la Studierendenwerk Paderborn, en la Heinz Nixdorf MuseumsForum (HNF) (komputila muzeo), Fürstenallee 7. La bistroo situas en la suba etaĝo de la HNF. Post eniro en la HNF simple veturu per rulŝtuparo aŭ elevatoro suben. Ĉi-tie estas ebleco trinki kafon aŭ matenmanĝi (malfermita ekde la 9-a). studierendenwerk-pb.de/gastronomie/speiseplaene/bistro-hotspot/
- 11-a-12-a: Ĉiĉeronado tra la Heinz Nixdorf MuseumsForum – la plej granda komputila muzeo de la mondo: Ni partoprenas ekscitan tempovojaĝon tra 5.000 jaroj de la historio de la informa teknologio kaj konatiĝos kun inventistoj, entreprenistoj, historiaj maŝinoj kaj la plej novaj teknikaj evoluoj. https://www.hnf.de


- poste: Promenado tra la Pader-herbejoj ĝis la restoracio (ĉ. 1,9 km, ĉ. 25 min.). Alternative: Buso 11 de la haltejo MuseumsForum ĝis haltejo Neuhäuser Tor (4 dumvojaj haltoj) je la 12:06-12:11 h aŭ 12:36-12:41 h kaj piede ĉ. 3 min.


- 12-a 30-14-a 30: Tagmanĝo en la barata restoracio „Goa Curry“, Westernmauer 86, http://goacurry.de , bonvolu antaŭmendi la manĝaĵon en la aliĝilo!
- poste: Promenado al la Pader-fontoj kaj tra la malnova urbocentro ĝis la katedralo.
- 15-a-16-a 30: Ĉiĉeronado tra la katedralo inkluzive de la katedrala trezorejo. Ni ekscias multon pri la religiaj , artaj kaj arthistoriaj dimensioj de la Alta Katedralo. https://www.dom-paderborn.de


- poste: Finiĝo en iu kafejo en la centro, ekz. en „Markt 5 Café“. Post tio hejmenveturado.


Kostoj: Renkontiĝo kun ĉiĉeronado tra la Heinz Nixdorf MuseumsForum (muzeo) kaj la ĉiĉeronado tra la katedralo: 9,00 €, rabatita prezo por ĝis-18-jaraj junuloj, lernantoj, studentoj, profesilernantoj, maljunuloj ekde 60 jaroj, senlaboruloj, handikapuloj: 7,00 €; Manĝaĵojn kaj trinkaĵojn (en bistroo, barata restoracio, kafejo) ĉiu pagas mem;
Alveno: La Esperanto-grupo Hameln alvenos per trajno (se vi interesiĝas pri grupa bileto, bonvolu informi nin): Hameln-Paderborn 8:44-9:46; pluen de ĉefstacidomo al HNF per buso 11: 9:46-9:55 aŭ 10:16-10:25.
Reveturado: Buso 4 Rathausplatz-ĉefstacidomo 17:56-18:02 (piede Markt-Hbf 15 min, 1,2 km), trajno Paderborn-Hameln 18:15-19:16 Uhr aŭ pli poste: buso 4 18:56-19:02, trajno 19:15-20:16;


Aliĝilo: bonvolu nepre sendi ĝin ĝis la 25-a de oktobro al: hameln@esperanto.de , telefono: +49 162 7536396 , aŭ: Esperanto-Gruppe Hameln „La Ratkaptista Bando“, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf


Bonvolu ĝiri la kotizon de 9,00 € (respektive rabatite 7,00 €) ĝis la 25-a de oktobro al la konto de la Esperanto-Gruppe Hameln ĉe la banko: Sparkasse Hameln-Weserbergland
IBAN: DE87 2545 0110 0160 1186 18                BIC: NOLADE21SWB


""""""""""""""""""""""""""""""
Aliĝilo: Mi partoprenos jenajn programerojn:
O Bistroo Hotspot (ekde ĉ. la 10-a)
O Ĉiĉeronado Heinz Nixdorf MuseumsForum (komputila muzeo)  (11-a-12-a)
O Barata restoracio Goa Curry (ekde la 12-a 30)
O Ĉiĉeronado katedralo inkl. trezorejo (15-a-16-a 30)
O Kafejo, ekz. Markt 5 (ekde ĉ. la 16-a 30)
O Mi mendas por tagmanĝi el la menukarto (el la tagmeza menukarto aŭ la normala menukarto) jenan manĝaĵon:
http://goacurry.de _______________________________________________
O La kotizon de .......... eŭroj (9 € normalan / 7 € rabatitan) mi ĝiros ĝis la  ..........................   



10
Diversaj / Diversen / Re: Lingvo-uzo dum la unua mondmilito - Bruselo, 12a de septembro)
« Lasta afiŝo de yvesn je 07 Septembro 2018, 17:38:17 ptm »
Registriĝi eblas en la paĝo https://www.eventbrite.com/e/languages-and-the-first-world-2018-brussels-leg-12-september-tickets-43602393934?aff=erelpanelorg#tickets
Ŝajne kostas 20 EUR.
Date and Time   Wed, September 12, 2018
9:00 AM – 5:30 PM CEST
   Location Warmoesberg 26
26 Rue Montagne aux Herbes Potagères
1000 Brussel
 
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10