+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10
11
Agenda / Agendo / Bruselo, 3 oktobro 2018: Dimitrios PAPADAKIS pri satelitoj
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 28 Septembro 2018, 07:13:34 atm »

Venontan merkredon, la 3an de Oktobro, Dimitrios PAPADAKIS faros prelegon rilate al sia laboro.
La temo estos « Satelitoj por la observado de la Tero ».
Venu multnombrajn por aŭskulti tiun ege interesan prelegon.

Nikolao
nikolao@esperantobruselo.org
Estrarano de EBG (Bruselo)
12
Agenda / Agendo / Zamenhoftago je 15 decembro en Lieĝo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 Septembro 2018, 16:40:55 ptm »
La grupoj de Lieĝo kaj Tilff okazigos Zamenhof-tagon sabaton la 15an de decembro en Lieĝo kun alveno de la Kompanoj, kiuj kantos Brel.

Detalaj informoj sekvos.
13
Agenda / Agendo / Kalmthout: Kluba kunveno
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 26 Septembro 2018, 18:32:15 ptm »
We bezoeken ‘t Stad en maken daar effectief gebruik enerzijds van de Esperantocollectie in de Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience, anderzijds van de Esperantoarchieven in het FelixArchief. Afspraak om 10 u 30 aan de ingang van het FelixArchief. We middagmalen in Antwerpen.  Enkel wie beschikt over een account bij het FelixArchief (gratis) en over een lidkaart (gratis) voor de Antwerpse stadsbibliotheken,  kan ons vergezellen. Wie aan deze voorwaarden voldoet, kennis heeft van de catalogen van Erfgoedbibliotheek en FelixArchief,  en zich tijdig vooraf aankondigt bij het secretariaat van La Erikejo … is welkom.
Ni vizitas Antverpenon, kie ni efektive uzos, unuflanke la Esperanto-kolekton en la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, kaj aliflanke la Esperanto-arĥivaĵojn en la FelixArchief. Rendevuo je la 10h 30 ĉe la enirejo de la FelixArchief. Ni tagmanĝos en Antverpeno. Nur tiuj, kiuj jam havas komputilkonton ĉe la FelixArchief (senpaga) kaj membrokarto (senpaga) por la urbaj bibliotekoj de Antverpeno,  povas akompani nin. Tiuj kiuj plenumas ĉi tiujn kondiĉojn, scipovas uzi la katalogojn de la du nomitaj institutoj, kaj anoncas sin sufiĉe antaŭe ĉe la Erikejo-sekretariejo … estos bonvenaj.
14
Agenda / Agendo / Ĝenerala Datum-Protekta Regularo
« Lasta afiŝo de martinod je 26 Septembro 2018, 17:14:49 ptm »
Prelego de Martin Decaluwe, kaj malferma estrarkunsido pri kiel ni aplikos la regularon en la klubo.http://esperanto3000.be/programo/vesperoj3000.html
16
Agenda / Agendo / Tago de Samarkando - 18 oktobro 2018
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 23 Septembro 2018, 19:34:37 ptm »
Baldaŭ denove venos la signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, pri kiu multegaj loĝantoj de la planedo ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli. La 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento, kiu meritas refokusigi nian rigardon je alloga beleco, unika aromo kaj arkitektura dekoro de la urbo, iam nomita la "Perlo de l´Oriento", la “Lando Dezirata de la Koro”… Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindaĵojn de Samarkando en realo, ĉu de malproksime, ĉu estinte tuj apude aŭ eĉ nur en siaj pensoj aŭ sonĝoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de la mondfama urbo.

Legu la detalajn informojn in la suba dokumento.

Amikajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando, la urbo de Monda Heredaĵo de UNESKO,
Anatoli Ionesov

Enciklopedia Projekto “Samarkandiana”

P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando, Respubliko Uzbekistano

Retpoŝto: imps86@yahoo.com

17
Novaĵoj / Nieuws / Vikipedio en Esperanto atingas sian 250-milan artikolon
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 20 Septembro 2018, 19:42:33 ptm »
La 18-an de Septembro 2018 Vikipedio en Esperanto atingis sian 250-milan artikolon.
La Esperanta Vikipedio tenas la 32-an pozicion inter Vikipedioj laŭ
 nombro de artikoloj. Proksimaj estas la eŭska (45 mil pli), la bulgara
 (5 mil malpli) kaj rapide proksimiĝas la armena. Sed kvanto de
 artikoloj ne estas ĉio -- gravas ankaŭ kvalito de ili. Konsiderante
 kvaliton de la 1 000 plej gravaj artikoloj, la Esperanta Vikipedio
 estas en tre bela 16-a loko.

Legu la gazetaron komunikon je
 https://uea.org/aktuale/komunikoj/2018/Vikipedio-en-Esperanto-atingas-sian-250-milan-artikolon
18
Monato / Kiuj artikoloj el Monato estas plej popularaj?
« Lasta afiŝo de PaulP je 19 Septembro 2018, 17:37:14 ptm »
MONATO aldonis al sia retejo novan paĝon, en kiu vi povis vidi, kiuj estas la 10 plej popularaj artikoloj de la momento. Vi ne trovos nur la titolojn, sed, depende ĉu vi estas abonanto de MONATO aŭ ne, la kompletajn artikolojn aŭ nur la unuajn alineojn de la artikoloj.
Vizitu la paĝon ĉe https://www.monato.net/index_pop.php
19
Agenda / Agendo / MONA-kunveno en Akaba (Jordanio) 13-15.4.2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 Septembro 2018, 19:57:41 ptm »
Kunveno de MONA (Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA) okazos en Akaba (Jordanio) je 13-15.4.2019.
Vidu je http://esperanto.org.il/ik20-mona.html
20
Agenda / Agendo / 20a Israela Kongreso de Esperanto, 11-13.4.2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 17 Septembro 2018, 19:53:40 ptm »
Paĝoj: 1 [2] 3 4 ... 10