+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 ... 7 8 [9] 10
81
Informiloj / Informatie / La nombro da E-istoj kaj E-parolantoj en la mondo
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 06 julio 2023, 09:01:05 atm »

La demando "kiom da E-parolantoj troviĝas en la mondo?" havas longan historion kaj daŭran aktualecon, i.a. por ekstera informado pri Esperanto. Mi memorigas pri ĝi nun kun iom da nova analizo, por nia uzo i.a. en eksteraj rilatoj prepare al kaj dum la UK en Torino, loke, lande kaj internacie en UN, Unesko ks.

Relative lastatempe (RETOSO de TEJO 2021) aperis bona video, prezentita de Svend Nielsen (https://www.youtube.com/watch?v=-5X9D4BKh-A). Lia esploro okazis en 2016 kaj estis bazita je censoj en 4 landoj kaj aldone datumoj pri pluraj movadaj fontoj kiel lernantoj de LERNU, membroj de UEA ktp atingas la nombron de ĉ. 60,000, kun statistika eraro-marĝeno de 30,000-180,000.

La video analizas ankaŭ du antaŭajn taksojn, nome S. Culbet (1959-1985) - 1-2 milionoj A. Wandel (2015) - ĉ. 2 milionoj Efektive la diferenco inter la rezultoj ne devas surprizi, ĉar ili uzas diferencajn metodojn kaj supozojn, kaj pli grave, ili mezuras tre diferencajn aferojn.

*La sencoj uzitaj de Nielsen* temas pri homoj kiuj asertas pri si ke ili kapablas konversacii per Esperanto, legi, skribi kaj paroli kaj kompreni aliajn, kaj membro en E-asocioj, do efektive *esperantistoj*.

*Kontraŭe la esploro de Wandel*, publikigita en la linvistika revuo INDECS (https://www.indecs.eu/2015/indecs2015-pp318-321.pdf), taksis la nombron laŭ datumoj de Fejsbuko, pri uzantoj de tiu socia reto, kiuj markis Esperanton inter la lingvoj kiujn ili konas, sen detaligi pri la nivelo. Temas do pri personoj kiuj sen objektiva kontroleblo asertas ke ili *iom konas Esperanton*.

La takso de Wandel estis poste subtenita de la nombro de lernatoj de Esperanto en Duolingo, ĉ. du milionoj da eklernintoj de Esperanto per Duolingo, sed kompreneble oni ne scias kiun nivelon ili atingis.

*Resume*, la taksoj ne kontraŭas, male, ili komplimentas unu la alian: laŭ Nielsen la nombro de Esperantistoj (sufiĉe bonaj parolantoj de la lingvo, ev-e membroj en E-asocioj) estis en 2016 inter 30,000 kaj 180,000. Laŭ Wandel, la nombro de personoj kiuj asertis ke ili konas Esperanton estis en 2015 ĉ. 2 milionoj. Tiu nombro estis poste sendepende subtenita de Duolingo.

Tiuj nombroj ankaŭ aperas en la prestiĝa lingvistika retejo Ethnologue (https://www.ethnologue.com/language/epo/), kiu provizas ĝisdatajn datumojn pri la uzado kaj vigleco de ĉiuj lingvoj en la mondo.

Amri (tra listo scienca-kaj-faka-agado)

82

Ĉivendrede parolos Thomas Bormann, kiu estas la prizorganto de la kongresa temo de la UK en Torino, parolos pri unu el la plej seriozaj europaj problemoj nuntempaj.

La ligilo por eniri la kunvenon:
https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda
https://eventaservo.org/e/e4a741
83

En vendredo 21 julio Etsuo Miyoshi prezentos sian anonckampanjon en la serio de prelegoj de la Londona kaj Antverpena kluboj. Ligilo por la anonco ĉe Eventa Servo https://eventaservo.org/e/92c433

https://us02web.zoom.us/j/81328984580?pwd=UGRCWjZONlJReUJMTUt0WmtMWHJCdz09
 
Meeting ID: 813 2898 4580
Passcode: 089969

Ĉu mi agas donkiĥote? Pri la anonckampanjo:

Po sep tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto aperis kaj aperos ĉi-jare en sep gazetoj de Francio, Germanio kaj Pollando. Kion indas aldone fari por atingi signifan progreson, ekzemple pri ĵurnalistoj kaj politikistoj? Kiel prezenti Esperanton? Kiel eviti, ke homoj asertas, ke Esperanto ne havas kulturon, ne ekzistas kulturaĵoj, oni ne povas esprimi sentojn?

Ni kore invitas ĉeesti la prelegon kaj ankaŭ partopreni la diskuton. Volonte diskonigu tiun ĉi inviton.

Etsuo Miyoshi
Lu Wunsch-Rolshoven lu.esperanto@gmx.de
84
Diversaj / Diversen / Esperanto-benamingen
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 01 julio 2023, 11:46:24 atm »
Het is opvallend dat je als Esperantospreker overal Esperantobenamingen opmerkt, terwijl iedereen toch denkt dat Esperanto zo goed als uitgestorven is. In een aantal gevallen is het gewoon een woord dat toevallig op een woord in het Esperanto gelijkt, maar meestal moet het een bewuste naamkeuze geweest zijn.

Een oude bekende is de bushalte Esperanto langs de Torhoutsesteenweg in Oostende. Daar is nu in de verste verte niets te vinden dat met Esperanto te maken heeft, maar de naam gaat terug op een voedingswinkel uit de jaren 1970. Misschien moet iemand eens zorgen voor een bordje bij de halte dat de historiek uitlegt?

De laatste tijd lijkt Esperanto vooral in de zorgsector populair te zijn. Enkele jaren geleden werd Zorgi opgericht, een fusie van een Vlaams en een Waals bedrijf, beide actief in de ontwikkeling van software voor OCMW's en ziekenhuizen. De voorbije dagen merkte ik er twee op in de krant: de vzw's Zorganta en Hejmen, beiden met een aanbod voor volwassenen met een beperking.

Zou er ergens in Vlaanderen een onbekende esperantist zijn met goede relaties in de zorgsector, die systematisch namen influistert?
85

La Akademio de Esperanto per jeso de 86% el la voĉdonintoj aprobis la deklaron pri la Esperanta litero “ŭ”.
Legu la deklaron en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/akademio-20/ kaj https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/pri-la-litero-u.html



86

Vendrede je la 20a horo eŭropkontinenthore, Alexander Shlafer parolos pri siaj travivaĵoj kiel multjara redaktoro de la rubriko Politiko en la internacia magazino Monato.
Por pli da informoj pri Alexander mem: https://www.monato.be/2003/007974.html

En Antverpeno ĝi okazos hibride: ekde la 19.30a horo vi bonvenos en Lange Beeldekensstraat 169, por kune sperti la prelegon kaj poste plubabili ĝuante trinkaĵon.

Tiu evento estas organizita de la antverpena (LVS) kaj londona (LEK) kluboj.

https://us02web.zoom.us/j/81931067044?pwd=YkZMVHV6VU1LOWhnREhXTG4vTnR1QT09
Pasvorto: steloverda

Ĝis vendredo!

Klaas Dijkstra

87
Agenda / Agendo / Esperanto-tago je 26 julio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 junio 2023, 08:36:39 atm »
88
Kongresoj / Congressen / 100a Germana Kongreso de Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 24 junio 2023, 08:03:34 atm »
Raporto pri la 100a Germana Kongreso aperis en Ondo de Esperanto, https://sezonoj.ru/2023/06/germanujo-21/

89
Novaĵoj / Nieuws / Tiparo surbaze de kulturo en Esperanto
« Lasta afiŝo de Herman Deceuninck je 19 junio 2023, 13:00:41 ptm »
Dylan estas studento pri grafiko en Francio kiu estas ellaboranta tiparon bazitan sur la Esperanta kulturo. Pri tio li organizis ekspozicion en Toulouse, Francio. En la progema dum la ekspozicio estis menciita:

– Difino de Esperanto-kulturo.
– Kunlaboro kun esperantistoj/esperanto-parolantoj kaj aliaj renkontitaj personoj por la desegnado de la    piktogramaj literoj.
– La naskiĝo de “Esperanta Tiparo”, unuaj skizoj kaj komenco de la projekto.

Ligilo: https://toulouse.occeo.net/evenements/exposition-esperanta-tiparo/
90
Agenda / Agendo / Beneluksa Kongreso en Bouillon 28.9-1.10.2023
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 15 junio 2023, 13:42:25 ptm »

Nome de la V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio), mi ĝojas inviti vin al la BENELUKSA KONGRESO kiu okazos en la urbo BOUILLON en la sudo de Belgio, la 28-an, 29-an, 30-an de septembro kaj la 1-an de oktobro 2023.

BOUILLON estas la urbo de Godefroid de Bouillon. Ni evidente vizitos la kastelon, sed ankaŭ la ĉirkaŭaĵon. Pluraj promenoj estas planitaj en la belega ĉirkaŭa kamparo. Ni havos la grandan plezuron gastigi Katalin KOVATS (ĉefredaktoro de Edukado.net) kiu proponos altnivelajn kursojn.

Sabate vespere koncertos por ni Armel AMIOT. Li ankaŭ gvidos kantatelierojn. Ekkonu Armel en ĉi tiu filmeto : https://mallonge.net/armel22

La detala programo kaj aliĝilo aperas je https://benelukso.eu/bk2023/ .

Bouillon ne havas stacidomon.  Ni prizorgos taksiservon ekde Libramont.

Jean ANNET, Prezidanto de la V.Esp-o (Valona Esperanto-asocio)
Paĝoj: 1 ... 7 8 [9] 10