+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Arturo Alfandari kaj lia planlingvo 'NEO'

Aŭtoro Fadeno: Arturo Alfandari kaj lia planlingvo 'NEO'  (Legita 4439 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Arturo Alfandari kaj lia planlingvo 'NEO'
« je: 31 oktobro 2015, 12:02:48 ptm »
Pro peto de rusa esploristo mi aperigis je Google: https://drive.google.com/folderviewĝid=0B9tLG3H5mGpHdFR0aTBfRFhfSUE&usp=sharing kaj OneDrive: http://1drv.ms/12l2az9 la libron 'Méthode pratique de NEO' el 1937, nun malfacile troveblan. (serĉu ĝin en la sekcio 'libroj' de la fondaĵo Vanbiervliet.)

Estis la unua provo de Alfandari por krei plibonigitan Esperanton. En la 1960aj jaroj sekvis la fina versio de NEO, en pli dikaj kaj pli multnombre distribuitaj libroj.

Pri NEO estas Vikipedio-paŝoj en pluraj lingvoj; pri Alfandari nur estas mallonga anglalingva (kaj norveglingva) paŝo https://en.wikipedia.org/wiki/Arturo_Alfandari . Aldonaj biografiaj informoj bonvenas.

Ankaŭ aperis du revu(et)oj pri NEO: "Neo Bulten" kaj "Vok de Neo". Estas kelkaj numeroj je http://amikos-de-neo.blogspot.be/p/neo-bulten.html, sed pliajn mi ĝis nun ne trovis.

Roland Rotsaert  https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/