+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Vortaro de Kabe - 3a reeldono 2016

Aŭtoro Fadeno: Vortaro de Kabe - 3a reeldono 2016  (Legita 4132 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Vortaro de Kabe - 3a reeldono 2016
« je: 22 marto 2016, 07:56:40 atm »
La „Vortaro de Esperanto“ de Kazimierz Bein, pseŭdonime Kabe, el la jaro
 1910 estas la unua difinvortaro de Esperanto. Kvankam historia vortaro
 de antaŭ pli ol cent jaroj, ĝi daŭre estas interesa. Ĉefe ĝi helpas al
 la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto,
 publikigita en 1905. Krome ĝi fariĝis modelo por la posta Plena Vortaro
 de Esperanto de 1930 / 1934, el kiu evoluis la Plena Ilustrita Vortaro
 de 1970, 2002 kaj 2005. En tiu kvazaŭnorma verko troveblas spuroj el la
 Kabe-vortaro ĝis en nia epoko.
 
 Al la korektita dua reeldono 2015 estis aldonita la „Listo de Propraj
 Nomoj“, kiujn Kabe proponis en la sama jaro 1910. Estas tre probable, ke
 Kabe origine planis, ke Vortaro kaj Listo kune formu unu verkon, kiu
 fine tamen restis torso. La reeldono nun rekonstruas tiun intencon.
 
 La ĉefa novaĵo de la nuna 3a reeldono 2016 estas la listo de „kaŝitaj
 vortoj“ (ĉefe) botanikaj, kemiaj kaj (nur malmultaj) zoologiaj, anoncita
 jam pli frue. Krome estis aldonita kompletigita „Tabelo de Mallongigoj“,
 kiu estas nur iom haste kaj senzorge farita en la originalo de 1910.
 Kelkaj malmultaj alitemaj kaŝitaj vortoj (ekz. „diluvia“ ĉe „epoko“,
 „Sekvano“ - nun „Sejno“ - ĉe „rivero“) kaj klarigoj pri Esperanto-tipaj
 kulturaĵoj komplet-igas la nunan eldonon (ekz. la nova artikolo pri la
 „Universala Vortaro“). Fine estis pliprofundigita la komenta enkonduko
 pri la ideologia fono de Kabe kaj pri la lingvaj specifaĵoj de lia
 vortaro (vd. la ĉapitrojn „Pri la aŭtoro“ kaj „Pri lingvaj apartaĵoj“).
 
 La fokuson de la nova reeldono formas diversaj ĝustigoj de (ĉefe)
 skan-eraroj. Pri multaj atentigis nin sinjoro TERAMOTO Tositaka
 (Japanio). Li administras la tre helpan kaj agrable uzeblan retan
 vortararon „Espvortaroj“, al kiu li lastatempe ankaŭ aldonis la
 Kabe-vortaron. Erarojn, kiujn li trovis dum tiuj laboroj, li afable kaj
 dankinde sciigis al ni. Estas ĉefe pro la instigo de sinjoro Teramoto,
 ke ni povas oferti al vi tiun ĉi denove plibonigitan eldonon.
 
 La Kabe-vortaro estas senkoste elshutebla de:
 
 // http://esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj
 
 Amike



Bernhard Papst (bernhard.pabst(a)gmx.de)