+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  93a Germana Esperanto-Kongreso, 13-16.05.2016 (Pentekosto)

Ligitaj eventoj

  • Munkeno: Germana E-Kongreso: 13 majo 2016 - 16 majo 2016

Aŭtoro Fadeno: 93a Germana Esperanto-Kongreso, 13-16.05.2016 (Pentekosto)  (Legita 2956 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
93a Germana Esperanto-Kongreso, 13-16.05.2016 (Pentekosto)
« je: 02 januaro 2016, 21:38:42 ptm »
La plej favorpreza aliĝperiodo por la GEK2016 en Munkeno finiĝos baldaŭ (10.1.2016), do aliĝu tuj rekte je www.kongreso.de .

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 93a Germana Esperanto-Kongreso, 13-16.05.2016 (Pentekosto)
« Respondo #1 je: 06 marto 2016, 17:46:46 ptm »
Jam 160 aliĝintoj por la Germana Esperanto-Kongreso, Munkeno, dum pentekosto 2016, 13-a ĝis 16-a de majo


Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso en la bavara ĉefurbo en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, Italio, Francio, Portugalio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Kroatio, Rusio, Ukrainio, Usono kaj Brazilo.

125-a jubileo de la Munkena Esperanto-klubo
Aktuala okazo por la kongreso en Munkeno estas la ĉi-jara 125-jara jubileo de Esperanto en Munkeno - la "Societo Esperantista München" estis fondita la 3-an de januaro 1891. Por aparte festi la jubileon la Munkena klubo invitas al festa kunveno en la unua kongresa vespero.https://www.esperanto.de/eo/enhavo/vendredo-1352016

"Ukrainio kaj Rusio - du ŝtatoj, ĉu fratoj?"
En la programo estas diversaj prelegoj, ekzemple pri "Ukrainio kaj Rusio - du ŝtatoj, ĉu fratoj?" kaj "La Biblio en planlingvoj - de Volapuko ĝis Esperanto".

Koncertos Kajto kaj Attila Schimmer
Koncertas en Munkeno la konata grupo Kajto el Nederlando (sabate) kaj la aŭstro Attila Schimmer en la dimanĉa vespero.

Ekskursi al Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo

Por konatiĝi kun Munkeno kaj ĉirkaŭaĵo okazos diversaj promenoj kaj ekskursoj: Oni vizitos la aŭtomobilan mondon de BMW, rigardos la Ludoviko-antaŭurbon kaj krome allogas ekzemple la malnova urbocentro, la secesia stilo kaj la Olimpia parko kun pacpreĝejo.https://www.esperanto.de/eo/gek2016/programoRenkontiĝu kun ni en Munkeno, urbo samtempe malnova kaj moderna!Ne maltrafu la Germanan Esperanto-kongreson en Munkeno, malnova urbo samtempe tradicia kaj moderna. Urbo iom proksima de Ĉeĥio, Aŭstrio, Svislando kaj eĉ Italio kaj Francio. Festu la 125-an jubileon de la Esperanto-vivo en Munkeno kun ni ĉiuj en internacia rondo!
Jen la aliĝilo
https://www.esperanto.de/de/civicrm/event/register?id=6&reset=1
Sincerajn salutojn kaj koran bonvenon en Munkeno
Karl BreuningerUli Ender
por la organizantoj