+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  ILEI
| | |-+  INSTRUISTA TREJNADO kunlabore kun UAM, ILEI kaj edudado.net

Aŭtoro Fadeno: INSTRUISTA TREJNADO kunlabore kun UAM, ILEI kaj edudado.net  (Legita 4633 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
INSTRUISTA TREJNADO kunlabore kun UAM, ILEI kaj edudado.net
« je: 14 aŭgusto 2016, 17:05:03 ptm »

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la bazajn konojn necesajn por instruado de esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.


La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua okazos 17-23.09.2016, la dua 04-10.02.2017) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj fine pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2017. Aliĝantoj ricevos ILEI-diplomon pri instruista trejnado.


Kondiĉoj: bona lingvoscio (min. B2, atestilo pri esperanto-ekzameno estas bonvena) kaj baza kono de esperanta kulturo, krome finita mezgrada lernado (tipo de abiturienta ekzameno).


Partoprenkotizo: A-landoj: 300 EUR, B-landoj 130 EUR por unu semestro. ILEI-UEA ofertas 4 stipendiojn.


Informo kaj aliĝo: interlin@amu.edu.plikoutny@amu.edu.pl.


http://www.amu.edu.pl/~interl/