+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Mikaelo Giŝpling, 1924-2017

Aŭtoro Fadeno: Mikaelo Giŝpling, 1924-2017  (Legita 4164 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Mikaelo Giŝpling, 1924-2017
« je: 06 oktobro 2017, 16:18:38 ptm »
La odor' de sal' kaj gudro,
Blankaj veloj, alta mast' ...
 
 
 
La 26an de septembro forpasis la poeto Mikaelo Giŝpling. Vikipedio dediĉas al li nur du liniojn, kaj pri lia kariero kiel verkisto nur tion: „Li ankaŭ estis poeto, kiu apartenis al la moskva skolo de Esperanto-poezio.”
 
Giŝpling meritas tamen multe pli ol du liniojn. En „Monato” Donald Broadribb skribis pri lia verko „Tie ĉi tie”:
 
„Malofte aperas libro da poemoj, kiun mi povas legi ne nur kun plezuro, sed ankaŭ kun admiro. Rimarkinde, ĉi tiu poemaro estas verkita laŭ la klasika modo, laŭ metro, rimoskemoj, per konataj vortoj, tamen ĝi impresas kiel profundanima, animtuŝa, plurfoje dum la jaroj releginda verko.”
 
„Naturan pesimismon ni trovas en la poemoj, konforme al la mondsituacio aktuala. Sed pli fortas la reakcio de la animo al tiu pesimismo. Jes, grandparte la poemoj estas malkaŝe bazitaj sur personaj spertoj. Sed mankas la egoismo, kiu plejofte plenigas tiajn poemarojn. La aŭtoro sukcese universaligas la senton de tiuj personaj spertoj, kaj tio devas roli en nia aprezo.”
 
Pli pri frua verko de Giŝpling, „El sisma zono”, poezia atesto pri la nuntempa vivo en eks-Sovetio, William Auld konfesis: „Mi timas registri mian admiregon”.
 
Indas legi, relegi aŭ aĉeti nun, honore al la forpasinto, liajn du ĉefverkojn:
 
El sisma zono http://www.retbutiko.net/eo/ero/szon
Tie ĉi tie http://www.retbutiko.net/eo/ero/tcxt