+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Konstanze Schönfeld (DE) pri Japanio

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Konstanze Schönfeld (DE) parolos pri Japanio kaj socio: 26 aprilo 2019

Aŭtoro Fadeno: Konstanze Schönfeld (DE) pri Japanio  (Legita 2680 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Konstanze Schönfeld (DE) pri Japanio
« je: 09 marto 2019, 19:33:25 ptm »
(El www.tejo.org :) Konstanze Schönfeld el Gemanio estas Ĝenerala Sekretario kaj la unua vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La prelego celas enkonduki diversajn aspektojn de la nuntempa japana socio kaj rakonti pri ŝia persona sperto vivante en Japanio dum unu jaro. Okaze de la komenco de nova imperiestra erao por Japanio, post la tridekjara Heisei jidai (la erao de la "universala paco"), estas inde kune priesplori kelkajn el la nuntempaj sociaj kaj politikaj defioj de la lando.

Malfacilaĵoj rilate al la maljuniĝanta popolo, al la diverseco de ĝiaj kulturaj kaj etnaj minoritatoj kaj al la novaj enmigraj fluoj estos prezentitaj kune kun novaĵoj en leĝfarado, kiuj lastatempe igis Japanion proksimiĝi al ideala bildo de batalanto por homaj rajtoj en Azio. Nepre kunportu viajn spertojn el Japanio - kaj pli vaste el Azio - al la prelego!
« Lasta redakto: 07 aprilo 2019, 14:36:16 ptm de Klaas Dijkstra »