+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  27a PSI

Ligitaj eventoj

  • 27a PSI: 22 aprilo 2011 - 29 aprilo 2011

Aŭtoro Fadeno: 27a PSI  (Legita 3983 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Sekretario F.E.L.

  • Gasto
27a PSI
« je: 01 marto 2011, 15:49:04 ptm »
27a Printempa Semajno Internacia
22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Pfalz

Ni invitas vin de la 22a ĝis la 29a de aprilo 2011 al la 27a Printempa Semajno Internacia (PSI). ĝifoje ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro). La 11a, la 18a kaj la 24a PSI jam okazis ĉi tie kaj multaj partoprenintoj proponis reveni ĉi tien. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj.

Infanoj kaj junuloj havas kiel kutime sian propran programon.

Kaj kompreneble la paska leporo vizitos nin!

http://www.esperanto.de/psi