+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE

Ligitaj eventoj

  • Hella Haasse - Hago: 13 aprilo 2013

Aŭtoro Fadeno: URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE  (Legita 3033 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE
« je: 02 marto 2013, 22:04:20 ptm »
La forpaso de Hella Haasse en septembro 2011 instigis homojn denove legi aŭ aĵeti librojn de tiu konata kaj aprezata nederlanda verkistino. Interese estas, ke ĝia fama unua novelo "OEROEG", publikigita en 1948, nun ankaŭ aperis en Esperanto, kaj eĉ duoble!
 
 Internacia Esperanto-Instituto (IEI) organizos sabaton la 13an de aprilo 2013 en sia kunvenejo Riouwstraat 172 en Hago prelegon, en kiu Toon Witkam prezentos superrigardon de la variaĵoj en la du tradukoj.
 
 Programo: (nederlandlingve)
 13.00-13.30 h.: akcepto kun kafo/teo
 13.30-16.00 h.:
 - prelego de Toon Witkam
 - paŭzo
 - la tradukantoj rakontos pri la dilemoj kiujn ili spertis pri la tradukado kaj kiel ili solvis ilin.
 Kompreneble vasta eblo por diskutado!
 
 La partopreno estas senkosta. Bv. tamen antaĵe anonci vin : iesperanto@versatel.nl aŭ helikpoŝte: 
 IEI, Riouwstraat 172, 2585 HW, Den Haag.

 Urug, traduko P.Buijnsters, eldono IEI, Hago, Nederlando.
 Urug, traduko G.Berveling, eldono VoKo, Rijswijk, Nederlando.
 Ambaŭ eldonaĵoj estas akireblaj ĉe FEL (www.retbutiko.net)

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 591
  • Sekso: Vira
Re: URUG KAJ URUG – DU TRADUKOJ DE HELLA HAASSE
« Respondo #1 je: 04 marto 2013, 08:15:43 atm »
Interese! Fakte oni povus peti Petron Desmet' fari same en la flandraj grupoj. Ankaŭ li studis kaj komparis la du tradukojn.