+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO

Ligitaj eventoj

  • TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO: 16 decembro 2017

Aŭtoro Fadeno: TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO  (Legita 3801 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO
« je: 11 novembro 2017, 16:01:36 ptm »
Karaj amikoj,
EBG, la Klubo de Bruselo invitas vin partopreni sian Belgan Zamfeston kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 de la 11a30.
Vi trovos ĉiujn informojn kaj la aliĝilon en la jena formulero.
Bonvolu musklaki la jenan ligilon
ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO
BONVOLU NEPRE ALIĜI PLEJ LASTE LA 9an DE DECEMBRO ANTAŬ TAGMEZO.
Ni ja esperas vidi vin dum tiu ZAMFESTO. Ĝis baldaŭ
La EBGa teamo

Chers amis,
EBG, le Club de Bruxelles vous invite à participer à sa ZAMFESTO belge qui aura lieu le samedi 16 décembre 2017 à partir de 11h30.
Vous trouverez toutes les informations dans le formulaire d'inscription ci-dessous.
Veuillez cliquer sur ce lien.
ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO
VEUILLEZ ABSOLUMENT VOUS INSCRIRE AU PLUS TARD LE 9 DÉCEMBRE AVANT MIDI.
Nous espérons vous voir lors de cette ZAMFESTO. À bientôt.
L'équipe de EBG

Beste vrienden,
EBG, de Brusselse Club nodigt jullie uit op zijn Belgisch ZAMFESTO op zaterdag 16 december 2017, vanaf 11 uur 30.
U vindt alle inlichtingen hieronder in het inschrijvingsformulier.
Gelieve op dit link te klikken.
ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO
GELIEVE TEN LAATSTE OP 9 DECEMBER, VOOR DE MIDDAG, IN TE SCHRIJVEN !
We hopen U te ontmoeten op dit ZAMFESTO.
Tot snel weerziens.
Het EBG-team
« Lasta redakto: 11 novembro 2017, 16:18:29 ptm de Nikolao »

Elsalutinta Nikolao

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 52
  • Sekso: Vira
    • Esperantista Brusela Grupo
Re: INFORMOJ PRI LA TUTBELGA ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO
« Respondo #1 je: 15 decembro 2017, 18:00:30 ptm »
Karaj amikoj,

Jen la necesaj informoj pri la Belga Zamfesto kiu okazos sabaton la 16an de Decembro 2017 (± 11:30-17:00) en la Salono Zabriskie Point kiu situas ĉe la etaĝo —1 (atingebla per lifto) de la KC De Pianofabriek.

Je 250m de la tramstacio «Parvis de Saint-Gilles/Sint-Gillisvoorplein» : tramoj 3, 4 kaj 51.
Vidu ĉi tie la mapon
De Pianofabriek, Rue du Fort 35 Fortstraat - 1060 Bruxelles-Brussel
La ĉijara Zamfesto temos pri Potugalio, gastigonta lando de la venonta Universala Kongreso de Esperanto kiu okazos en Lisbono.
La klubo de Bruselo bonvenigos vin per portugala aperitivo kiu estos sekvata de bona portugala manĝo (supo, varmaj pladoj kaj deserto) (20,00 €).
Poste ni havos distran programon kun interalie impona Grupo de tradiciaj dancistoj, prelego pri la tre sukcesa somertendumejo de la Verdaj Skoltoj, tombolo, ktp…
Bonvolu prefere vesti vin kun koloroj rilataj al tiuj de Portugalio t.e. verdo-ruĝo aŭ tipe Portugalaj vestaĵoj.
Se vi havas premio(j)n por la tombolo, bonvolu alporti ĝin/ilin.

Notu ankaŭ ke la libroservo de FEL kiel kutime ĉeestos. Do, se vi volas antaŭmendi aferojn kaj kolekti ilin en Bruselo, aŭ vidi libron ? Jen bona okazo !
Iru sur la retpaĝon www.retbutiko.net (aŭ sendu mesaĝon al butiko@fel.esperanto.be ) kaj metu la volatan libron en la korbon. Skribu ĉe la fino de la mendo: “peto konsiderinda : ZAMFESTO”.

LA ALIĜA PERIODO POR LA MANĜO ESTAS NUN FERMATA sed daŭre eblas viziti nin posttagmeze.

Ni ja esperas vidi vin dum tiu ZAMFESTO.
Ĝis baldaŭ

La EBGa teamo
Nikolao

Estrarano de EBG : JM Nicolas de Buyl
nikolao@esperantobruselo.org
Retejo EBG :  www.esperantobruselo.org
Yahoo grupo : Esperanto en Bruselo

Vi trovos nian kalendaron sur nia retejo aŭ musklakante sur Esperanto Kalendaro

Personoj kiuj pretas fari prelegojn ĉe EBG, bonvolu konsulti tiun kalendaron, por serĉi  liberajn datojn notitaj kiel "Prelego difinenda" kaj sendu al mi via(j)n propono(j)n. Dankon
- - - -

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
ZAMFESTO 2017 EN BRUSELO: FOTOJ
« Respondo #2 je: 21 decembro 2017, 08:07:31 atm »
Mireille Storms aperigis fotoserion de la evento je
https://1drv.ms/f/s!Aij0MeVj6sJ46W0j-uyLmgV9tgMK
« Lasta redakto: 21 decembro 2017, 08:09:12 atm de Roland Rotsaert »