Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Kursoj / Cursussen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 26 decembro 2017, 07:51:06 atm

Titolo: En januaro komenciĝos reta Esperanto-kurso
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 26 decembro 2017, 07:51:06 atm

En januaro komenciĝos internacia E-kurso je supera nivelo, en la kategorio de specialaj kursoj. Ĝi estas gvidota de instruistino vive, en Interreto. La lecionoj okazos 1-foje semajne.

Eblas aliĝi ĝis la 4-a de januaro 2018.

Temas pri 5-monata kurso de Esperanto, kiun organizas la Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando. Instruos Maria Majerczak.

La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.

Informoj pri la kurso: goo.gl/x1S3AH ( https://goo.gl/x1S3AH )

Se, studinte ĉiujn informojn en la indikita retpaĝo (la anoncejo), vi decidis ALIĜI, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(at)gmail.com (ni publikigas la adreson de la kursoj ĉiam en tia kontraŭ-spama formo).

Invitas vin la universitato.

Maria Majerczak, universitata instruistino