Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Fadeno komencita de: Marc je 09 marto 2012, 12:50:07 ptm

Titolo: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
Afiŝo de: Marc je 09 marto 2012, 12:50:07 ptm
Saluton,
 
 En la festo de la Semajno de Internacia Amikeco en Leuven, 25.2.2012, mi prezentis la rezulton de rondvojaĝeto inter lokaj grupoj en Flandrio, en kiu ni malferme diskutis la eblojn kiujn prezentas al ni interalie la reto.
 
 Tiun rezulton mi promesis disponigi al ĉiuj. Do jen alkroĝite. Mi sendas ĝin kiel tekston, por malpligrandigi la dosieron. Se iu, pro iu stranga kialo :-\ dezirus ricevi la kolorajn ppt-bildojn, tiu skribu al mi persone.
 
 Plej grave: bonvolu utiligi la ideojn! Pri tiu legu la lastan ĉapitron "kio nun?".
 
 Amike,
 
 Marc Vanden Bempt
 
Titolo: Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 marto 2012, 09:10:09 atm
Utilas ke la ideoj de SIA nun estas ie je dispono, sed kiu rigardas ĉi-tiujn paŝojn (ĝis nun 23, inkluzive de serĉiloj), kiu elŝutos la dosieron (ĝis nun 5), kiu finlegos kaj komprenos la 13 paŝojn? Necesas resumo en teksto-formo, maksimume dupaŭa, nederlande kaj esperante, disponebla rete kaj presata en Horizon-taal. Kiu havas tempon?
Titolo: Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado: la resumo
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 12 marto 2012, 19:55:45 ptm
Aldone mia resumo de la prezentado. Estas mia interpretado (eble erara...). Foje mi ellasis detalon kiun mi opiniis negrava, foje mi aldonis propran ideon. La nederlanda versio estas libera traduko de la esperanta originalo (kaj por iomete mallongigi ĝin mi ellasis kelkajn tiklajn erojn).

Certe enestas mankoj kaj eraroj; bonvolu komuniki ilin al mi por ke mi faru novan version.

Se vi deziras reuzi la tekston aliloke (aŭ komplete reverki ĝin), petu la bazan Word-dosieron.

Roland Rotsaert
Titolo: Re: Strategio de loka Esperanto-grupo: ek al agado
Afiŝo de: elkore je 14 marto 2012, 12:28:43 ptm
Por iu stranga kialo mi volus proponi ke 'pezaj' dosieroj kiaj powerpoint prezentado, vi pripensu estonte oferti tion sur tiu cxi forumo en formo de ligo al gxi pere de servo kia www.box.net (http://www.box.net) ekzemple.