Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 02 decembro 2014, 16:57:10 ptm

Titolo: Du barataj (hindaj) teatraĵetoj en la reto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 02 decembro 2014, 16:57:10 ptm
Syam Sundar Pal, el Kalkuto, Barato (Hindujo), ĝoje informas vin, ke liaj tradukaĵoj estas videblaj en la reto je http://ttt.uea.org/vikio/index.php/verkoj_el_Barato .
Ambaŭ tradukaĵoj estis originale verkitaj de Rabindra Nath Tagor (http://eo.wikipedia.org/wiki/Rabindranath_Tagore). Ili estas (a) Malsata ŝtono (dramigita de Mihir Sen)  kaj (b) poŝt-oficejo. Malsata ŝtono estis prezentita pupteatre en Antverpena Kongreso (67a UK), okazinta en 1982.
Kalkata filio de Federacio Esperanto de Bharato planis prezenti poŝt-oficejon dum la centjariĝo de Esperanto en Kalkato, sed tio fiaskis ne trovinte la ĉefan karakteron de la dramo, “Amal”. Amal devis esti lerta knabo kapabla esperantisto.