Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Kongresoj / Congressen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 septembro 2010, 13:34:52 ptm

Titolo: Raportoj kaj fotoj pri kuba UK serĉataj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 08 septembro 2010, 13:34:52 ptm
Mi mem ne kongresis dum la pasinta somero. Kelkloke mi povis legi raportojn kaj vidi fotojn pri la kongreso, sed mi ĝis nun vane serĉas raportojn kaj fotojn pri du kongres-eroj kiuj interesas min:  la prelego je lundo de Hans Welling pri 'Ekonomia Esperanto' kaj la informkunveno de IKEF je mardo.
ĉu iu forumano kapablas helpi min?

Por la kolekto de la fondaĵo Vanbiervliet ankaŭ bonvenas la kongresaj kurieroj (kaj eventuale aliajnkongresdokumentoj).

Roland Rotsaert