Esperanto-forum

Pri la forumo / Betreft het forum => Demandoj pri la forumo / Vragen over het forum => Fadeno komencita de: Albert1 je 06 aprilo 2012, 19:01:04 ptm

Titolo: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
Afiŝo de: Albert1 je 06 aprilo 2012, 19:01:04 ptm
En Tiu ĉi forumo eblas uzi la verajn esperantajn ĉapelitajn literojn!
eĉ per MAC-komputilojn!
Vidu:
https://sites.google.com/site/supersignu/hejmo/apple-mac/Plena-Esperanta-Klavaro (https://sites.google.com/site/supersignu/hejmo/apple-mac/Plena-Esperanta-Klavaro)
 
Titolo: Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 07 aprilo 2012, 09:13:23 atm
Mi ne estas Mac-uzanto kaj verŝajne neniam estos, sed mi estis scivolema kaj rigardis la paŭaron. En ĝi ankaŭ estas eroj por aliaj mastrumaj sistemoj, sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj. Nur pri 'Tajpi' etas detaloj. Mi jam delonge uzas 'Ek' kaj kvankam ĝi havas kelkajn mankojn, mi verŝajne daŭre uzos ĝin.
Titolo: Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
Afiŝo de: Albert1 je 08 aprilo 2012, 02:48:22 atm
---8<---
... sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj.
---8<---
Por Windows XP, 2000, Vista, Windows 7, 32-bitoj kaj 64-bitoj, oni povas uzi la AZERTY-klavaron, adaptita al la Esperantaj literoj kiel priskribita sur tiu-ci paŝo: http://albertclaesen.be/esperanto/kapjesletters.html (http://albertclaesen.be/esperanto/kapjesletters.html).
aŭ oni povas adapti aliajn klavarojn per la sama, senpaga programo de Windows: 'Keybord Layout Creator' (http://www.microsoft.com/download/en/details.aspxĝid=22339).
Titolo: Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
Afiŝo de: Nikolao je 08 aprilo 2012, 18:17:14 ptm
Saluton,

Jes ja ekzitas pluraj
Jen unu se vi laboras per QWERTY
http://www.options4.com/options/software/keyboards.html (https://sites.google.com/site/supersignu/hejmo/apple-mac/Plena-Esperanta-Klavaro)

Jen unu se vi laboras per AZERTY
http://michaellanglois.org/it/french-keyboard-with-diacritics-11a-mac_clavier-francais-diacrite-11a-mac (http://michaellanglois.org/it/french-keyboard-with-diacritics-11a-mac_clavier-francais-diacrite-11a-mac)

Mi mem laboras per AZERTY do mi havas version kreita el normala Belga AZERTY klavaro far de amiko.
ĝi ebligas uzi la ^ (morta klavo) super c g h j s kaj la ŭ oni obtenas per "alt + q".
ĝi funkcias tre tre bone.

se tiu lasta interesas vin sendu al mi retmesaĝon : nikolao147 ĉe gmail.com

Vi ankaŭ povas modifii kiun ajn klavaro per programo Ukulele, kiun vi trovos tie http://scripts.sil.org/ukelele

Ankaŭ ekzistas ebleco por iPad, iPhone kaj iPod
http://ipont.jubilo.ca/ip/  aŭ  http://itunes.apple.com/us/app/id391600511

ĝis

Nikolao
Titolo: Re: ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
Afiŝo de: PaulP je 09 aprilo 2012, 15:08:29 ptm
Fakte por Mac-komputiloj oni tute ne bezonas iun programon. Alt-6 donas la ĉapelon, kaj poste vi tajpu la c, la g ktp. kaj preta. Simile por la ŭ: vi tajpas Alt-b plus u kaj la Esperanto-litero aperas. Nur se tio estas tro pena por vi, kaj vi volas ekzemple, ke la ? troviĝu sur la klavo "q", tiam vi devas instali specialan programeton. Ekzistas ankaŭ programetoj, kiuj transformas "cx" al ĉ kaj simile.