+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: [1] 2 3 ... 10
1
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 18:15:34 »
“Fabelaj mondoj” - aŭtora projekto de Anna Striganova kaj Dima Ŝevĉenko, kiu konsistas el libroj, bildoj kaj pupoj, kreitaj de aŭtoroj. Projekto celas montri kulturan valoron kaj filozofian belecon de fabelo, la plej antikva literatura ĝenro en historio de la homaro, ĝenro, kiu dank' al sia sincera facileco povas esti simbola lingvo, komprenebla por ajna homo sendepende de lia nacieco, kulturo kaj aĝo.
2
Agenda / Agendo / Koncerto
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 18:09:06 »
Pjotr koncertos kaj prikomentos sian programon.
3
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 18:04:15 »
Valère rakontos pri siaj spertoj kaj konsilos pri estontaj iniciatoj.
4
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 18:01:54 »
La prelego temas pri la 19-a jarcento, la tempo en kiu Zamenhof vivis.
5
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 18:00:00 »
Lode parolos pri la lingva situacio en Surinamo, pri la Srana lingvo pli detale kaj pri la situacio de la nederlanda lingvo tie.
6
Agenda / Agendo / Grupa prezentado.
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 17:57:38 »
Ivo Durwael invitos la ĉeestontojn por rakonti mem spertitajn anekdotojn.
7
Agenda / Agendo / Filmomontrado
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 17:54:16 »
Klaas montras la filmon kun subtekstoj en Esperanto. Li mem tradukas la dialogojn. Eblas sperti kiom lerta estas la tradukisto kaj samtempe [/size]ĝ[/size]ui la filmon.
8
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 17:51:20 »

Karavano de UFE  (Union Francaise pour Esperanto) al UK-o en Seulo (Koreio) 2017. Per aviadilo al Seulo unu semajno antaŭ UK, poste turisma vizito per buso al la Sudo de la lando kaj Seulo.
Arie plurfoje partoprenis karavanon de UFE al UK-ojn: Brazilo, Israelo,Argentino, Islando .
Ili estas ĉiam bone organizitaj kaj kun profesiaj franclingvaj ĉiĉeronoj.
[/size][/font]
9
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 17:48:32 »
La Granda Siberia Fervojo nomiĝas hodia[/size]ŭ[/color][/size] la Transsiberia Fervojo. Ĝi havas longecon de 7000 km kaj estis preska[/size]ŭ[/color][/size] konstruita en nur mallonga tempo: de 1891 ĝis 1898.
En la samaj jaroj la belgoj bezonis la saman tempon por konstrui en Kongo fervojon de … 400 km!
Kio faris tiun paĝon de la historio de la tiama Rusio tiom sukcesa?
10
Agenda / Agendo / Prelego
« Lasta afiŝo de ivo je Hieraŭ je 17:46:01 »
En aŭgusto 1985 grupo de esperantistoj el diversaj landoj (Pollando, Turkio, Alĝerio kaj respublikoj de tiama Jugoslavio: Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Herzegovino, Makedonio) partoprenis Esperanto-laborbrigadon proksime de urbo Split, organizitan de Splita Esperanto Societo. Post 30 jaroj kelkaj partoprenantoj revenis al Kroatio por reuniĝi kaj por viziti la Astronomian centron, kiun ili komencis konstrui en 1985. Dum unusemajna restado en Split, la esperantistoj estis akceptitaj ĉe la Urbestro de Omiš, en Radio Split ili estis intervjuitaj kaj pri ili skribis „Slobodna Dalmacija“ unu al la plej gravaj naciaj gazetoj en Kroatio, kaj ankaŭ pliaj ret-paĝaroj!
Paĝoj: [1] 2 3 ... 10