+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10
21
Agenda / Agendo / Antverpeno: Cultuurmarkt
« Lasta afiŝo de yvesn je 17 Majo 2018, 15:01:56 ptm »
La Verda Stelo partoprenos en Cultuurmarkt Vlaanderen. Ni denove havos budon ĉe Steenplein. Se vi volas kun-deĵori, kontaktu pri tio Eddy Van den Bosch. http://www.cultuurmarkt.be/2018/
22
Agenda / Agendo / Re: Bruselo: NE OKAZOS Meso en Esperanto
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 12 Majo 2018, 09:44:22 atm »
La anoncita meso ne okazos pro malsaneco de p. Knauer.

Guido Ricci
23
Agenda / Agendo / Malferma tago en Antverpeno
« Lasta afiŝo de PaulP je 12 Majo 2018, 07:15:47 atm »
(teksto en Esperanto aperas sube)
 
 De Vlaamse Esperantobond en de Antwerpse Esperantogroep La Verda Stelo nodigen je uit om de FEESTELIJKE OPENING bij te wonen van hun nieuwe zetel aan de Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen. Je bent welkom op zaterdag 16 juni vanaf 10 uur om mee te vieren in "De National" (aan de overkant van de straat). Om 11 uur vindt de opening plaats.
 
 Kom meevieren op dit feest, waarop ook iedereen uit de buurt welkom is. Je kunt er kennismaken met de taal Esperanto, muziek, dans, diverse standen bezoeken enzovoort. Tijdens het feest zal de Friese folkgroep 'Kajto' optreden. Mis deze unieke kans niet!
 
 De toegang is gratis (vrije bijdrage is welkom).
 
 Alle info vind je op https://www.esperanto.be/fel/openingsfeest.php
 Laat bij voorkeur weten dat je komt via piet.glorieux@gmail.com!
 
 P.S.: ook op zondag is een bezoek aan Antwerpen zeker de moeite waard, maak er een weekendje van.
 
 Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Grupo La Verda Stelo invitas vin al la FESTA MALFERMO de sia nova sidejo Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen. Vi estas bonvena je sabato la 16a de junio ekde la 10a horo por kune festi en "De National" (aliflanke de la strato). Je la 11a horo ni planas la malfermon.
 
 Venu multnombre al ĉi tiu festo kiu ankaŭ bonvenigos ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo, por ke ili konatiĝu diversmaniere kun Esperanto: per enkondukoj al Esperanto, muziko, dancado, budoj, kaj multaj aliaj aferoj. Dum la festo ‘Kajto’ kvarope koncertos. Ne maltrafu la okazon de unu el iliaj lastaj koncertoj kune!
 
 Senpaga aliro (sed ĉiu monhelpo estas bonvena) ;-)
 
 Informoj ĉe  https://www.esperanto.be/fel/malfermafesto.php
 Prefere anoncu vian venon ĉe piet.glorieux@gmail.com!
 
 P.S. Dimanĉe Antverpenon indas viziti, do planu unikan semajnfinon.
24
Agenda / Agendo / Esperantaj Tagoj en Krakovo
« Lasta afiŝo de PaulP je 10 Majo 2018, 15:53:08 ptm »
 Estimataj,

Ni invitas Vin partopreni en la 31-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo, kiuj okazos ekde 1a de junio ĝis 3a de junio 2018 (vendrede - dimanĉe).Ĝi estas tradicia aranĝo de la krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj. Ĝi komenciĝas samtempe kun la datrevenon-festado de la lokiĝo de la iama reĝa ĉefurbo de Pollando.

La E-Tagojn de Krakovo organizas Krakova Societo ESPERANTO en la Kulturcentro de Podgórze, strato Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando (http://www.centrumkultury.eu).

Kontakto al organizanto: kse.krakovo@gmail.com
Reta aliĝilo:                     
http://www.kse.cba.pl/aligxilo

Tranoktebleco:               
http://www.kse.cba.pl/tranoktebleco
Provizora programo: 
http://www.kse.cba.pl/etagoj/

Ĝis la revido!

LaOrganiza Teamo
25
Agenda / Agendo / Nitobe-simpozio en Lisbono, 4-5.8.2018
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 08 Majo 2018, 16:03:52 ptm »
Mi informas vin, ke la venontajn 4-an kaj 5-an de aŭgusto en Lisbono okazos nova Nitobe-simpozio kun la temo “instruado kaj esplorado pri Esperanto en (soci/inter) lingvistiko kaj en sociaj sciencoj”.
Alkroĉite vi trovos la unuajn informojn prie. Mi esperas, ke tiu simpozio interesos al vi. Se vi havas dubojn aŭ komentojn bonvole ne hezitu skribi min.

Javier Alcalde
26
PREZENTO. Mi estas Juan Diego Díaz Bautista, homo kiu loĝas en Sevilla (Andaluzio, Hispanio) kaj kiu nuntempe respondecas pri la verkado de Raporto ‘Esperanto kaj Universitato’ por ESF (esperantic.org), kiu estos prezentata dum Nitobe-Simpozio, tiuj post la Universala Kongreso  en Lisbono 2018.
PRI LA RAPORTO. Nia aliro por esplori la nunan situacion de la rilato Esperanto kaj Universitato estas samtempe larĝasenca kaj konkreta per tri flankoj: (1) priskribi la nunan situacion de Universitato kaj de Universitato-kaj-Esperanto, (2) kolekti kaj registri informojn, kaj (3) proponi kaj sugesti paŝojn por agadi estontece. Nia celo estas kunpensi kiel disvastigi Esperanton kaj enkonduki ĝin en la Universitato. Kaj pro tio ni kontaktas vin.
KUNAGADO: Ĉi tiu retmesaĝo estas sendata al homoj el ĉiuj partoj de la mondo. Tiel, ni povas diri ke nia propono por vi por helpi kunpensi la rilaton Universitato kaj Esperanto estas monda kunpensado. Ĉu vi partoprenus en nia esploro? Oni ne bezonas ke vi estu universitatano aŭ laboristo de Universitato. Ĉiuj homoj povas kontribui. Se vi jesas al tiu respondo, ni dankus se vi
plenumas la jenan demandaron: https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfqrjA3pBIv8Bp-B742_XP_vMaDHDvtjoKSaM467-EbaCu7NQ/viewform?usp=sf_link
27
Agenda / Agendo / Bruselo: Kiel efike agi por Esperanto?
« Lasta afiŝo de PaulP je 07 Majo 2018, 16:08:58 ptm »
Interreto, Facebook-reklamoj, Jutubaj filmetoj, Amikumu.... estas pli kaj pli da ebloj por agi por Esperanto!
 Tamen niaj rimedoj estas limigitaj. Kiel plej bone uzi ilin?
 Ekde 2011 Valère organizis ĉiujare Esperanto-semajnfinon en Belgio (PEKO). En 2012, li lanĉis la projekton Verdaj Skoltoj por Esperanto-adoleskuloj. Li ankaŭ reklamis Esperanton dum la muzikfestivalo LaSemo, dum lingvaj festivaloj (Excel'Langues), instruis en bazlernejo en 2016-2017, helpis Viviane Tits lanĉi novan E-grupon apud Lieĝo, lanĉi babil-tablon en Lieĝo, ktp.  Venu malkovri la kulisojn malantaŭ liaj agadoj kaj ŝteli lian sperton!Merkredo, junio 13 ekde 6:30 ptm ĝis 8 ptm
Fortstraat 35, Sint-Gillis.
28
Agenda / Agendo / Louvain-la-neuve: Esperantokafejo
« Lasta afiŝo de yvesn je 04 Majo 2018, 21:41:29 ptm »
Ni rezervis tablon en la kafejo Alterez-vous por la 28a de junio ekde la 15a ĝis la 18a horo.
Eblos eventuale kune manĝi post la 18a horo.

Place des Brabançons 6A - 1348 Louvain-la-Neuve

http://www.alterezvous.be

Pli da informoj ĉe Valère Doumont aŭ Yves Nevelsteen.
29
Agenda / Agendo / Studosemajnfino en Nederlando
« Lasta afiŝo de yvesn je 04 Majo 2018, 18:36:15 ptm »
Het volgende studieweekend van Esperanto Nederland vindt plaats op 19, 20 en 21 oktober 2018. Er wordt op verschillende niveaus les gegeven. De nadruk ligt op het oefenen van het spreken in Esperanto in kleine groepen.

Waar? Natuurvriendenhuis Krikkenhaar, Krikkenhaar 11, 7627 PA  Bornerbroek - Nederland.

De kosten voor dit studieweekend bedragen € 75,- pp. (leden van Esperanto Nederland en NEJ en andere landelijke Esperanto-organisaties € 65,- pp.) In de prijs zijn inbegrepen: lessen, het overige programma, overnachtingen, maaltijden, koffie en thee tussen de lessen.

Meer informatie en het aanmeldingsformulier op de website van Esperanto Nederland staan op de website https://www.esperanto-nederland.nl/ned/studieweekend.php
30
Familia vivo / Re: Forpasis Raimond Steenhout (1925-2018)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 03 Majo 2018, 22:18:27 ptm »
Hodiaŭ la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk (https://sites.google.com/site/esperantokortrijk/) ricevis aron da dokumentoj pri Raimond Steenhout. Kelkajn mi aperigis je https://drive.google.com/open?id=1hmdXwiWHDTB5bJcTCIGXL4i3t-FLdZYh .

I.a. estas grupa foto de fervojistoj. Laŭ dorsa noto gi estas farita en Fulda (D) en 1967. Raimond estas la kvara de dekstre; la tria de dekstre estis Otto Rösemann, la kvina de dekstre Heinz Schindler. Ĉu iu rekonas aliajn personojn?

Roland Rotsaert roland.rotsaert@gmail.com
Paĝoj: 1 2 [3] 4 5 ... 10