+  Esperanto-forum
|-+  Novaj afiŝoj

Novaj afiŝoj

Paĝoj: 1 ... 8 9 [10]
91
Agenda / Agendo / Luminesk en Königswinter (D) 27.12.2018-3.1.2019
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 Junio 2018, 22:09:02 ptm »
Informoj pri Luminesk' estas je https://www.esperanto.de/eo/enhavo/kie-okazos-la-kvara-luminesk
Plej favora aliĝkotizo ĝis 15.8.2018.
92
Agenda / Agendo / 26a de julio: Esperanto-tago
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 Junio 2018, 21:00:15 ptm »


Se vi iras al la adreso: http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/ vi trovas la afiŝojn en multaj lingvoj (nl-versio sube).

Ĉi tiuj afiŝoj estas parto de la kampanjo por ke la mondo festu la Esperanto-tagon. Bonvolu utiligi ilin por informi neesperantistojn papere aŭ rete. La grafikisto ĉe UEA faris sian laboron, Nun ĉio dependas de vi!

Amike

Renato Corsetti
93
Agenda / Agendo / Koncerto en BOZAR, Bruselo (ankaŭ televide videbla)
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 16 Junio 2018, 20:49:23 ptm »
La 27-an de aŭgusto okazos en Bruselo konferenco kun festa koncerto kun subteno de Unesko; tiu koncerto inkluzivos unu kanton freŝe tradukitan en Esperanton kaj estos samtempe resendita televide en (kiom da? pli ol 80 se mi bone memoras) landoj tutmonde. Tiu kanto estos traduko de "Goin' Home", kanto de Williams Arms Fisher laŭ muziko el la "Largo" de la Novmonda simfonio de Dvořák. La ĥoristoj komencos ĉi-lunde siajn provkantadojn.
 
 Ĉi-kune afiŝo  — bedaŭrinde mi disponas pri ili nur en la franca.


antoine.mechelynck(a)gmail.com
94
Familia vivo / Forpasis Hans Jankowski 1929-2018
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 11 Junio 2018, 07:49:15 atm »

La fama kaj vere aktiva esperantisto Johannes (Hans) Jankowski mortis. Dum la lastaj jaroj li vivis en flegohejmo en la Ruhr-regiono.
 
Dum jardekoj Hans serioze serĉis kaj esploris rilate al "Esperanto kaj moneroj" kaj "Esperanto kaj medaloj". Li estis aktiva filatelisto. Li faris pionirajn laborojn rilate al Esperanto-kulturo kaj eĉ eldonis fakajn katalogojn.

Dum jardekoj li malavare subtenis la Esperanto-movadon en Nepalo. Ofte li feriis tie kaj invitis kaj pagis la Esperanto-vojaĝojn de nepalaj geesperantistoj.

En la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet de li estas la libretoj Esperanto-medaloj : 1912 - 1995, Esperantomono : ilustrita historio pri universala monosistemo kaj Esperanto-poŝtmarkoj : 1912-2001.

(laŭ informo de Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz)


La mortanonco estas kopiita sube, ankaŭ legeblas je http://trauer.ruhrnachrichten.de/traueranzeige/johannes-jankowski
95
Agenda / Agendo / Re: Malferma tago en Antverpeno
« Lasta afiŝo de Heidi je 10 Junio 2018, 16:21:46 ptm »
Saluton!(se la loko de ĉi tiu mesaĝo ne taŭgas, bv. forigi ĝin kaj sciigi kie mi metu ĝin…)Mi venos al la malferma tago/festa malfermo de la FEL- & LVS-ejo sabate la 16-an de junio. Tiu-okaze mi venos kun saketoj da semoj, kaj saketoj de laŭro-folioj por vendi ilin profite al la veno de orienttimoranoj al la UK en Lisbono. Se vi ne bezonas semojn ĉar vi jam havas multajn, kiujn vi jam ne bezonas… kunportu ilin, por ke mi vendu ankaŭ tiujn! Eblas ankaŭ interŝanĝi semojn!Tian interŝanĝon, kun eblo aĉeti, mi ankaŭ faros dum la Movada Foiro en Lisbono, do ajnaj semoj restantaj, estos uzataj tie. Al la festa malfermo mi ankaŭ kunhavos belajn verdajn sakojn el biologia kotono kun la TEVA-simbolo, profite al TEVA (vegetaranaj esperantistoj). Ĝis tie!Heidi
96
Diversaj / Diversen / Bicikla karavano Berlino-Lisbono ekos je la 10a de junio
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 08 Junio 2018, 21:03:19 ptm »

Komencis ni taglibron pri nia bicikla karavano al Lisbono:
http://bemi.tejo.org/vokovo

Ĉu vi volas sekvi niajn aventurojn survoje de Berlino al Lisbono?
Vi havas du eblecojn por ricevi sciigon pri ĉiu nova raporto:

1. Aliĝu al nia retpoŝta dissendolisto per retletero kun ajna enhavo al vokovo+subscribe@googlegroups.com (por tio ne necesas Google-konto).
2. Aliĝu al nia grupo en facebook: https://www.facebook.com/groups/vokovo/

Planoj pretas por la unuaj 950 km.Ni startos en dimanĉo, la 10-a de junio 2018, je 9:30 h en Berlino ĉe la fama monumento Brandenburger Tor.

Vi povas renkonti nin je vendredo, 22.6. 20:00 h  en Esperanto-Centro, la nova sidejo de Flandra Esperanto-Ligo kaj La Verda Stelo , Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen

Se vi deziras renkonti aŭ akompani nin, skribu al Christine <christine.duisburg@gmx.de>.

97
Agenda / Agendo / Hommage aan Frederiek Vanden Brande door Comité Jean Pain
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 03 Junio 2018, 19:50:00 ptm »
Wij nodigen jullie uit op een hommage aan Frederik op zaterdag 23 juni 2018 om 10.30u. in de tent op de paardenwei (nabij die molen) achter het ouderlijk huis.


EEU (Eŭropa Esperanto-Unio organiseerde van 24.04 tot 01.05.2000 het 4a Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso in Oostende, met als thema: EKOLOGIO, ŜLOSILO POR LA TRIA JARMILO. Het Comité Jean Pain met Frederik Vanden Brande was één van de belangrijkste deelnemers.

http://www.comitejeanpain.be/
98
Agenda / Agendo / Kalmthout: Kluba kunveno
« Lasta afiŝo de Forstbirdo je 27 Majo 2018, 20:51:39 ptm »
Wij wandelen in Woensdrecht (Ned.) naar het Bloempjesven, begeleid door Rien. Bijeenkomst om 19 u 15 aan café Trapke-op langs de weg tussen Huijbergen en Wouwsche Plantage. Vespera promenado en Woensdrecht al la Bloempjesven. Ni trovos nin reciproke je la 19 h 15 ĉe Kafeo Trapke-op laŭlonge de la vojo de Huibergen al Wouwsche Plantage.
 
99
Diversaj / Diversen / Esperanto en Belgio dum la Unua Mondmilito
« Lasta afiŝo de Roland Rotsaert je 27 Majo 2018, 19:18:54 ptm »
Mi pensis ke dum la Unua Mondmilito la Esperanto-movado en Belgio apenaŭ aktivis, sed mi eraris. En kolekto de glumarkoj mi trovis belan glumarkon eldonitan okaze de kristnasko 1917, kaj pli simplan (en versioj ruĝa-verda kaj nigra) per kiu estis anoncita la unua 'Waesa Kongreso' en St. Nikolaas-W je 20.5.18.
Sur la unua glumarkoj estas la literoj 'HVB' aŭ 'AVB', verŝajne la desegnanto. Kiu povus esti?
Bedaŭrinde apenaŭ troveblas revuoj de lokaj grupoj el tiu epoko.

Roland Rotsaert
100
Agenda / Agendo / Lingvo
« Lasta afiŝo de slavneui je 27 Majo 2018, 14:13:12 ptm »
Ni invitas vin al nia monata kunveno kiu okazas en Groeningeheem, Passionistenlaan 1 (salono 2) je 19h30Temo: ludi en Esperanto
Paĝoj: 1 ... 8 9 [10]