Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Esperanto-literaturo kaj -muziko

Du barataj (hindaj) teatraĵetoj en la reto

(1/1)

Roland Rotsaert:
Syam Sundar Pal, el Kalkuto, Barato (Hindujo), ĝoje informas vin, ke liaj tradukaĵoj estas videblaj en la reto je http://ttt.uea.org/vikio/index.php/verkoj_el_Barato .
Ambaŭ tradukaĵoj estis originale verkitaj de Rabindra Nath Tagor. Ili estas (a) Malsata ŝtono (dramigita de Mihir Sen)  kaj (b) poŝt-oficejo. Malsata ŝtono estis prezentita pupteatre en Antverpena Kongreso (67a UK), okazinta en 1982.
Kalkata filio de Federacio Esperanto de Bharato planis prezenti poŝt-oficejon dum la centjariĝo de Esperanto en Kalkato, sed tio fiaskis ne trovinte la ĉefan karakteron de la dramo, “Amal”. Amal devis esti lerta knabo kapabla esperantisto.


Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio