+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

Ligitaj eventoj

  • Raleigh (Usono): NASK: 28 junio 2016 - 07 julio 2016

Aŭtoro Fadeno: NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!  (Legita 2712 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1317
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!
« je: 13 februaro 2016, 08:01:03 atm »

La kursaro en 2016, jam la trian fojon, estos sur la bela verda kampuso de la universitato William Peace en Raleigh, Nord-Karolino. Same kiel en 2015, Kino-Teatro-Festo (KTF) okazos samtempe kun NASK, tiel ke la partoprenantoj de ambaŭ eventoj povu partopreni en la komunaj aktivaĵoj kaj vidi la finan produkton de la metiejoj de KTF. La plena programo okazos inter la 28-a de junio kaj 7-a de julio kaj la mallonga programo inter la 28-a de junio kaj 3-a de julio. Estos ankaŭ diversaj aliaj aktivecoj: esplorado de muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en piedira distanco de la kampuso. Ambaŭ grupoj povos partopreni la feston de la 4-a de julio, kun piroteknikaĵoj!


Ĉiun jaron oni petas al famaj instruistoj kaj movadanoj el la tuta mondo instrui ĉe NASK, kaj ankaŭ en 2016 ni ĝojas anonci la stelan instruistan teamon! La superan kurson gvidos Bertilo Wennergren, membro de la Akademio de Esperanto, la Esperantisto de la Jaro 2006, muzikisto kaj la aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto kaj Landoj kaj lingvoj de la mondo. Tim Morley estos la instruisto de la meznivela kurso. Diplomita instruisto de la angla, Tim, interalie, gvidis esperantigon de OpenOffice kaj instruas la lingvon interrete pere de italki.com (lastatempe, lia priesperantuja adaptaĵo la fifama kartludo Cards Against Humanity furoris en diversaj Esperanto-aranĝoj en Eŭropo). Ĵenja Bondelid (“Helena” el la videokurso Esperanto – Pasporto al la Tuta Mondo) gvidos la komencintan kurson. Fondinto de la Kino-Teatro-Festo, Ĵenja diplomiĝis pri la instruado de Esperanto ĉe la altlernejo Principia; ŝi reĝisoras, danckomponas kaj prezentas sur loka scenejo en Vaŝingtonio. Lee Miller, profesia interpretisto de la Usona Signo-Lingvo, gvidos la postbazan kurson (Lee estas partoprenanto de la kursaro ekde 2000 kaj nun li estas jam delonge unu el ĝiaj gvidantoj). Hoss Firooznia, la redaktoro de Usona Esperantisto, estos helpinstruisto kaj redaktoro de « La NASKa Fasko » kaj gvidos eksterkursajn programojn.


La bazaj kostoj por 8-taga NASK/KTF estas $760 (USD), por 4 tagoj de NASK/KTF $430 se vi aliĝos antaŭ la 15-a de marto (poste la prezo altiĝos je $50). Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ loĝantoj en latinamerikaj landoj. Vizitu la retejon http://nask.esperantic.org por pli da informoj pri NASK kaj www.kotofesto.org pri KTF. La aliĝilo estas havebla laŭ peto al la administranto de la kurso, Ellen Eddy, ĉe EDDYELLEN@aol.com.