+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Abduĥaman JUNUSOV pri Dagestano, Bruselo, 25 majo 2016

Ligitaj eventoj

  • Bruselo: Abduĥaman JUNUSOV: 25 majo 2016

Aŭtoro Fadeno: Abduĥaman JUNUSOV pri Dagestano, Bruselo, 25 majo 2016  (Legita 2422 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1317
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Abduĥaman JUNUSOV pri Dagestano, Bruselo, 25 majo 2016
« je: 22 majo 2016, 20:01:33 ptm »

Venontan merkredon la 25an de Majo ni akceptos en nia klubo gravan preleganton, Abduĥaman JUNUSOV, kiu turneas en Eŭropo.
Li parolos pri sia lando, Dagestano.

Dagestano estas respubliko en Norda Kaŭkazio ĉe la Kaspia maro, subjekto de Rusia Federacio.

    Areo: 50,3 mil km²;
    Loĝantaro: 3000 mil.
    Ĉefurbo: Maĥaĉkala.

De 1813 en konsisto de Rusio. Dum 1921-1991 ekzistis Dagestana ASSR (aŭtonoma soveta socialisma respubliko). Milito en Ĉeĉenio forte influis la situacion en Dagestano, kie sufiĉas siaj internaj problemoj. En aŭgusto 1999 okcidenta Dagestano estis invadita de terorismaj bandoj gvide de Ŝamil Basajev.

Dagestano konsistas el 10 urbaj distriktoj kaj 41 municipaj distriktoj (40 municipaj distriktoj kaj Beĵta sektoro).

Mi esperas ke vi venos multnombraj je la 18a30 venontan merkredon la 25an de Majo

Ne forgesu ke klubo funkcias nur per siaj membroj.

Estrarano de EBG : JM Nicolas de Buyl - Retejo EBG :  www.esperantobruselo.org