+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Diversaj / Diversen (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Foto el Charleroi, 1958

Aŭtoro Fadeno: Foto el Charleroi, 1958  (Legita 3783 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Foto el Charleroi, 1958
« je: 16 julio 2017, 09:43:46 atm »
Mi ricevis antaŭ kelkaj semajnoj la aldonitan foton de iu esperantista aranĝo. Post iom da esploroj mi konkludas ke ĝi verŝajne montras la partoprenantojn de la 50-jara jubileo de la E-Grupo de Charleroi, antaŭ la urbdomo (komparu kun https://fr.wikipedia.org/wiki/H%C3%B4tel_de_ville_de_Charleroi), je la 27a de aprilo 1958.

En la revuo 'Belga Esperantisto', numero 356, majo-junio 1958, p. 55-56 aperis raporto (sen foto) pri tiu jubileo. En la raporto estas menciitaj jenaj nomoj:
- Lokuloj: prezidanto Grafo G. de Cuyper, sekretario Paulus, Devillez, Ligot (skabeno)
- Belgaj estraranoj: Jaumotte, Plyson, Soyeur (Liège)
- Grupaj reprezentantoj: Poupeye (Brugge), Jacobs (Bruselo), Verstraeten (Antwerpen), G. Van den Bossche (Belga E-Instituto), P. Piron (Namur)
- Kabareta posttagmezo: Jean-Benoit Pestiaux (kaj edzino), f-ino R. Huysmans (Bruselo), L. Van Bulck, A. kaj Nelly Peper, f-inoj Cl. Peeters, M. Cools, R. Gerardts, s-ino Blik, s-roj Fr. Schellekens, J. Borgoys (?), P. Flament, Luc De Marré, f-ino E. Van der Weken.

Sur la foto diversaj sercantoj sukcesis rekoni:
2 F-ino Opsomer; 4 Jeanne D'Hondt; 3 Henriette De Kersgieter (edzino de F. Roose)?; 5 Blanche Vermuyten ; 7 Marguerite Jaumotte-Loquet; 9 Paul Denoël; 10 Lernout; 11 Ivo Durwael; 17 Van Breuse; 19 Yvonne Poupeye; 20 Jules Verstraeten; 21 Gloria Leibovitche; 25 aŭ 25a  Englebert De Vleeschouwer?; 28 Andrée Orsolini; 30 Fernand Roose; 29 el Antwerpen;....? 31 François Schellekens; 32 Gerard Debrouwere; 33 P. Piron (frato de Claude Piron).

Ĉu iu kapablas identigi pli da personoj? La dekstra flanko de la foto ŝajnas estis fortranĉita. Ĉu ie troveblas kompleta foto?

roland.rotsaert@gmail.com


PS: Mi konstatis ke la aldonita foto nur videblas por personoj kiuj ensalutis en la forumon; mi ankaŭ metis ĝin je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/35782656362/in/photolist-WvZt65 .

« Lasta redakto: 16 julio 2017, 09:53:18 atm de Roland Rotsaert »