Agendo / Agenda > Agenda / Agendo

Esperantaj Tagoj en Krakovo

(1/1)

PaulP:
 Estimataj,

Ni invitas Vin partopreni en la 31-aj Esperantaj Tagoj de Krakovo, kiuj okazos ekde 1a de junio ĝis 3a de junio 2018 (vendrede - dimanĉe).Ĝi estas tradicia aranĝo de la krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj. Ĝi komenciĝas samtempe kun la datrevenon-festado de la lokiĝo de la iama reĝa ĉefurbo de Pollando.

La E-Tagojn de Krakovo organizas Krakova Societo ESPERANTO en la Kulturcentro de Podgórze, strato Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando (http://www.centrumkultury.eu).

Kontakto al organizanto: kse.krakovo@gmail.com
Reta aliĝilo:                     http://www.kse.cba.pl/aligxilo

Tranoktebleco:                http://www.kse.cba.pl/tranoktebleco
Provizora programo:  http://www.kse.cba.pl/etagoj/

Ĝis la revido!
LaOrganiza Teamo

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio