Publikaj rilatoj / Contacten > Diversaj / Diversen

Esperanto en Belgio dum la Unua Mondmilito

(1/1)

Roland Rotsaert:
Mi pensis ke dum la Unua Mondmilito la Esperanto-movado en Belgio apenaŭ aktivis, sed mi eraris. En kolekto de glumarkoj mi trovis belan glumarkon eldonitan okaze de kristnasko 1917, kaj pli simplan (en versioj ruĝa-verda kaj nigra) per kiu estis anoncita la unua 'Waesa Kongreso' en St. Nikolaas-W je 20.5.18.
Sur la unua glumarkoj estas la literoj 'HVB' aŭ 'AVB', verŝajne la desegnanto. Kiu povus esti?
Bedaŭrinde apenaŭ troveblas revuoj de lokaj grupoj el tiu epoko.

Roland Rotsaert

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio