Ĝenerale / Algemeen > Familia vivo
Forpasis Hans Jankowski 1929-2018
(1/1)
Roland Rotsaert:
La fama kaj vere aktiva esperantisto Johannes (Hans) Jankowski mortis. Dum la lastaj jaroj li vivis en flegohejmo en la Ruhr-regiono.
Dum jardekoj Hans serioze serĉis kaj esploris rilate al "Esperanto kaj moneroj" kaj "Esperanto kaj medaloj". Li estis aktiva filatelisto. Li faris pionirajn laborojn rilate al Esperanto-kulturo kaj eĉ eldonis fakajn katalogojn.
Dum jardekoj li malavare subtenis la Esperanto-movadon en Nepalo. Ofte li feriis tie kaj invitis kaj pagis la Esperanto-vojaĝojn de nepalaj geesperantistoj.
En la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet de li estas la libretoj Esperanto-medaloj : 1912 - 1995, Esperantomono : ilustrita historio pri universala monosistemo kaj Esperanto-poŝtmarkoj : 1912-2001.
(laŭ informo de Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz)
La mortanonco estas kopiita sube, ankaŭ legeblas je http://trauer.ruhrnachrichten.de/traueranzeige/johannes-jankowski
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio